Ĉongĉingo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉongĉingo
Chongqing montage newest 2013.png
Administrado
Poŝtkodo 400000–409900 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 739 000  (2020) [+]
Loĝdenso 94 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 29° 33′ N, 106° 30′ O (mapo)29.55106.50694444444Koordinatoj: 29° 33′ N, 106° 30′ O (mapo) [+]
Alto 237 m [+]
Areo 82403 km² (8 240 300 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Situo de Ĉongĉingo
Situo de Ĉongĉingo

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Chongqing [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Chongqing montage 2019.png
Chongqing montage.png

Ĉongĉingo (ĉine 重庆 [ĉongĉing], mallongigo 渝 (yú) Pri tiu ĉi sono aŭskulti; Pinjina nomo Chóngqìng) estas urbo situanta en Sudokcidento de Ĉinio, en la supra baseno de rivero Jangzio. Ĝi estas unu el la kvar urboj kun provinca statuso, kaj, kun totala areo de 82 400 kvadrataj kilometroj, estas najbara al la provincoj Hubejo, Hunano, Gviĝoŭo, Siĉuano kaj Ŝenŝjio. Ĝia ISO 3166-2 kodo estas CN-CQ.

Naturaj riĉfontoj[redakti | redakti fonton]

En Ĉongĉingo estas multaj riveroj, kies ekspluatebla akvo-energio estas 7.498.200 kW. La rezervo-kvanto de ĝia minerala akvo okupas la 3-an lokon de Ĉinio. Tie estas abundaj minaĵoj. Oni jam konstatis la rezervo-kvanton de karbo, natura gaso, stroncio, baŭksito, mangano, kalkŝtono, marmoro, spato, gipso, kvarco, hidrargo, salo-roko kaj aliaj 26 specoj de minaĵoj, el kiuj la rezervo-kvanto de stroncio okupas la unuan lokon de Ĉinio kaj la duan lokon de la mondo.

En Ĉongĉingo estas evidenta la stereo-klimato, vivas diversaj animaloj kaj vegetaĵoj, riĉas turismaj lokoj kun naturaj kaj artefaritaj pejzaĝoj. La grandnombraj montoj, riveroj, arbaroj, fontoj, akvofaloj kaj kavernoj bone manifestas la majeston, kuriozecon, danĝerecon kaj kvietecon de la naturo. Tie tre allogaj estas la specialaj turismaj lokoj: La Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero, nokta pejzaĝo de Ĉongĉingo, ŝtonaj skulptaĵoj de Dazu, Hibiska Kaverno de Wulong, flosado sur Wujiang-rivero.

Ĉongĉingo havas vastan kamparon kun multe da laboruloj kaj plie, la laborkosto estas kompare malalta.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Bombardado de Ĉongĉingo (en simpligita ĉina skribo: 重庆大轰炸; en tradicia ĉina skribo: 重慶大轟炸, en japana: 重慶爆撃, el 18a de februaro 1938 al 23a de aŭgusto 1943) estis parto de terorisma bomboperaco fare de la Imperia Japana Aerarmeo kaj de Imperia Japana Mararmeo sur la ĉina provizora ĉefurbo Ĉongĉingo, konsentita de la Imperia Generala Stabanaro, en la Pacifika Fronto dum la Dua Mondmilito.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

  • Loĝantoj: 30,6 milionoj (fine de 1998)
  • Loĝantara kresko: 0,551%
  • Nacioj: en la municipo Ĉongĉingo plejparto de la loĝantoj estas hanoj, kaj tie vivas nur 1,75 milionoj da naci-malplimultanoj, el kiuj 1,13 milionoj estas tuĝjaoj, 0,52 milionoj mjaŭoj, kiuj vivas ĉefe en Fuling kaj 5 naciaj aŭtonomaj gubernioj de Qianjiang-a Disvolva Distrikto.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

  • Enlanda totala produkto-valoro: 148,8 miliardoj da juanoj
  • Kresko: 7,6% (1999)
  • Po-kapa produkto-valoro: 4853 juanoj
  • Financa Enspezo: 7,1 miliardoj da juanoj (1998)
  • Ekstera komerco: en 1999 la importa kaj eksporta valoro estis 1.21 miliardoj da usonaj dolaroj, el kiuj la importa estis 720 milionoj da usonaj dolaroj kaj la eksporta—490 milionoj.

Fremda investo[redakti | redakti fonton]

Ĝis la fino de 1999 en la tuta municipo estis 2mil projektoj, kiuj uzis fremdan investon de 5,2 miliardoj da usonaj dolaroj. Entreprenistoj el 40 landoj kaj regionoj investis 2 mil kompaniojn en Ĉongĉingo. 27 entreprenoj de Ĉongĉingo estas en la listo de la 500 plej fortaj entreprenoj de la mondo. La Ekonomia kaj Teknologia Disvolva Regiono de la ŝtata kaj provinc-niveloj fariĝis fenestro por la pordmalfermo kaj multe allogas eksterlandanojn.

Precipaj industrioj[redakti | redakti fonton]

Maŝinfarado kun aŭtaj kaj motorbiciklaj fabrikoj kiel la ĉefa parto, kemiindustrio kun natura gaso kaj farmacio kiel grava parto kaj metalurgia industrio kun bonkvalitaj ŝtalo kaj aluminio kiel la reprezentantoj.

Telekomuniko[redakti | redakti fonton]

Fine de 1999 la program-regaj telefonoj nombris 3,39 milionojn kaj 2,12 milionoj da telefon-abonantoj.

Jam konstruiĝis unuaklasa telekomunika reto inter Ĉongĉingo kaj Vuhano. Konstruiĝis ankaŭ satelita telekomunika ter-stacio kaj funkcias telefono liganta Ĉongĉingo kun 180 landoj kaj regionoj. Tie ĉi en ĉiuj gubernioj kaj distriktoj la telefonnumero estas 8-cifera.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Fervojoj[redakti | redakti fonton]

Tie estas 3 trunkaj fervojoj: la Chengdu–Ĉongĉingo-a, Hunano–Ĉongĉingo-a kaj Sichuan-Guizhou-a kaj 5 branĉaj fervojoj, kiuj longas entute 537 km.

La nuntempa plej granda arkoponto en la mondo estas la fervoja Ponto Ĉaotianmen super la rivero Jangzio kun longo de 1,741 m kaj spano de 552 metroj. La ponoto estis malfermita la 29-an de aprilo 2009 en Ĉongĉingo.[1]

Ŝoseoj[redakti | redakti fonton]

5 ŝtato-nivelaj trunkaj ŝoseoj kaj 17 inter-provincaj ŝoseoj, longas entute 27200 km.

Akvo-vojoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe Yangzi-rivero oni konstruis havenojn kaj dekojn da dokoj. Funkcias ŝipo-veturado de Ĉongĉingo al Ŝanhajo kaj eksterlanden. Mil-tonelaj ŝipoj povas iri sur rivero tutjare kaj la naviga vojo estas 4 mil km longa. Post finkonstruiĝo de la inĝenierio de la Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero, la 10-mil-tonelaj ŝipoj povas rekte atingi Ĉongĉingo.

Aviado[redakti | redakti fonton]

Tie funkcias ŝtato-nivela civila flughaveno kaj pli ol 50 aero-linioj internaciaj kaj enlandaj. La Wuqiao-aerodromo en Wanzhou kaj Zhoubai-aerodromo de Qianjiang nun estas en streĉa konstruado.

Projektoj bezonantaj fremdan investon[redakti | redakti fonton]

Bazaj instalaĵoj, ŝoseoj, pontoj, tuneloj, mezgradaj kaj malgrandaj hidroelektrejoj, bonordigo de akvo-administraj konstruaĵoj por sinteza utiligo kaj irigacio, traktado de urba malpura akvo, media protektado, ekspluato de domoj kaj bienoj kaj aliaj urbo-konstruaj projektoj.

  1. Longest bridge, steel arch bridge. Guinness World Records. Alirita 18a de Februaro, 2013.