Ĉornaja Grjazj (Moskva provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉornaja Grjazj
Administrado
Poŝtkodo 141580 [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 55° 59′ N, 37° 19′ O55.97555555555637.310277777778Koordinatoj: 55° 59′ N, 37° 19′ O [+]
Situo de Ĉornaja Grjazj
v  d  r
Information icon.svg

Ĉornaja Grjazj (ruse Чёрная Грязь) estas malgranda vilaĝo en distrikto Solneĉnogorsk. Ĝi situas ĉe Leningrada ŝoseo proksime al Sĥodnja. Dum 18-a-19-a jarcentoj tiu loko estis konata kiel la unua postgastejo sur la vojo el Moskvo al Sankt Peterburgo.

En 2006 la vilaĝo havas 108 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estas unue menciita en vojaĝnotoj de aŭstria ambasadoro Sigizmund Gerberŝtejn, traveturinta ĝin en 1517.

Pro sia proksimeco al Moskvo kaj situado ĉe la vojo el Moskvo al Sankt-Peterburgo ĝi fariĝis postgasteja stacio, la unua post Moskvo. En 1776 estis konstruita vojpalaco (la konstruaĵo restis ĝis nun). Tiun stacion mencias en siaj verkoj Aleksandr Radiŝĉev, Aleksandr Puŝkin, Vissarion Belinskij, Aleksander Herzen kaj aliaj elstaraj verkistoj. Puŝkin traveturadis tie pli ol 20-foje. Laŭ tradicio, ĝis tiu loko oni akompanis forveturantojn el Moskvo kaj de ĝi turnis sin reen.

En ĉirkaŭaĵoj de la vilaĝo Vladimir Lenin okupiĝis pri ĉasado.

En decembro de 1941 dum la dua mondmilito apude okazis bataloj de sovetia armeo.

Postgasteja domo[redakti | redakti fonton]

La 2-etaĝa ŝtona postgasteja domo (voja palaco, ruse Путевой дворец) de estinta postgastejo je klasikisma stilo estis konstruita en 1776. Poste ĝi estis reorganizita al malsanulejo.

La konstruaĵo konserviĝis ĝis nun kaj estas arkitektura vidindaĵo.