Ĝi estis dekomence konata kiel Jing (荆) kaj poste kiel Jingchǔ (荆楚). Pere de sia povo la regno Ĉu okupis vastajn teritoriojn, kiel tiujn de la nuntempaj provincoj Hunano, Hubejo, Ĉongĉingo, Henano, Ŝanhajo, kaj partojn de Ĝjangsuo. La ĉefurbo de Ĉu estis Ying (郢) situa en tio kio nun estas la provinco Hubejo.