Ĉu li?

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ĉu Li?
Ĉu Li?
Ĉu Li?
Aŭtoro Henri Vallienne
Eldonjaro 1908
Urbo Parizo
Eldoninto Hachette
Paĝoj 447
vdr

Ĉu Li? [1] estas romano originale esperantlingve verkita de Henri Vallienne. La 447-paĝa libro aperis en la jaro 1908 en Parizo ĉe eldonejo Hachette. En 1938 reeldoniĝis ĉe Literatura Mondo (Budapeŝto) parto de la libro, reverkita fare de Kolomano Kalocsay. La restanta parto ĝis nun ne estas disponebla [2]

Kune kun Kastelo de Prelongo tiuj du romanoj estas la unuaj originalaj romanoj en Esperanto [3].

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ĝi forte tenas la atenton ĝis la lasta paĝo. Ĝi estas historio de fatala eraro, kiu persekutas senkompate siajn viktimojn. Ĉiuj komplikitaj situacioj estas lerte prezentataj kaj la motivoj de la roluloj estas tre lerte klarigataj. Troviĝas en tiu ĉi libro multaj esprimoj, kiujn ni pli vole rigardas, kiel apartaĵojn de la aŭtoro, ol kiel modelojn por la ĝenerala esperanta stilo. 
— 1908, Alfred Edward Wackrill, British Esperantist, 1908, paĝo 230
Citaĵo
 La dua plej bona stilisto en esperantujo post Kabe verkis la romanon Ĉu Li? havantan 447 paĝojn, dum kies tralegado la intereso ĉiam pli ka pli grandiĝas. Kortuŝantaj, tragikaj, teruraj aventuroj sekvas unu la alian kaj spite ilia malsimplo, neniam la leganto eĉ unu momenton perdas la fadenon kiu lin gvidas en tiu labirinto. La tuta temo de l' romano estas bazita sur dunaskiteco, kiun la aŭtoro nomas ĝemeleco : iu virino naskas samtempe du infanojn el kiuj unu la tagon mem de sia naskiĝo forbrulas en sia lulilo. Post dudek jaroj la alia estas kulpigita pri mortigo, kies aŭtoro estas iu nekonato kiu eksterordinare lin similas. Se lia ĝemela frato ne estus mortinta la afero simple kaj facile klarigus. Sed nur en la fino de l' libro la aŭtoro liveras laŭ tre verŝajna kaj logika maniero la solvon de l' enigmo...La ĉarmon de la verko de Vallienne oni devas serĉi ne en la temo mem sed en ĝiaj sennombraj apartoj. Tute trafe oni nomis la romanon Ĉu Li, "tragedio de eraroj", komparante ĝin kun la verko de Shakespeare La Komedio de Eraroj
— 1908(1965), Historio de Esperanto I, paĝo 256

Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. tiele literumita ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, ISBN 978 1 59569 090 6, paĝoj 49-50
  2. Historio de Esperanto (Léon Courtinat), paĝoj 256 & 968.
  3. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4827, paĝo 404

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]