Ĉu nur-angla Eŭropo?

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉu nur-angla Eŭropo?
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Ĉu nur-angla Eŭropo? Defio al lingva politiko, (angle, English-Only Europe? Challenging Language Policy) monografio far Robert Phillipson, esperantigita de István Ertl kaj eldonita de UEA en 2004. ISBN 929017084-0 (aū ISBN 978929017084-6)

"Nepra legaĵo, se ni preventu lingvan katastrofon en Eŭropo rapide anglalingviĝanta." Dafydd ap Fergus, ĝenerala sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio.

El la prezento de l'angla eldonisto, en esperanta traduko, sur la lasta kovrilpaĝo:

"En ĉi tiu aktuala kaj provoka libro, Robert Phillipson pritaktas la demandon ĉu la nuntempa disvastiĝo de la angla grave minacas la ceterajn lingvojn de Eŭropo.

La libro esploras la rolon de lingvoj en la procezo de la eŭropa integriĝo. Ekzameninte la implicojn de nunaj politikoj, Phillipson pledas por lingva politiko pli aktiva, protekte al multlingva Eŭropo. Uzante ekzemplojn el landoj kun eksplicita lingva politiko, kiel Kanado kaj Sud-Afriko, la libro detale prezentas la idearon de Phillipson pri lingva politiko inkludema por Eŭropo, kaj priskribas kiel eblus ĝin atingi."

Glosaro[redakti | redakti fonton]

La libro inkludas (paĝo 205) la sekvantan glosaron faritan de la tradukinto István Ertl pri ne-NPIVaj vortoj aŭ sencoj:

  • deskribi = akcepti ke monsumo estas perdita aŭ ŝuldo ne repagota; (metafore) opinii ion neatentinda, neutila (diversloke trovebla en tiu senco, sed ne registrita en NPIV)
  • dinamika = elana, energia (vaste troveblaen tiu senco, sed ne registrita tiel en NPIV)
  • governanco ([eŭropa] estrado) = "reguloj, procezoj kaj kondutoj kiuj efikas sur la potenc-praktikadon je eŭropa nivelo, specife rilate al malfermiteco, partopreno, respondecigeblo, efikeco kaj kohhereco" - laŭ la difino en la Gviddokumento pri Eŭropa Estrado, publikigita en 2001.
  • habilitigi = rekoni al iu ties atingon de scienca grado (habilitiĝi troviĝas en Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Lernado kaj Laboro, Koutny, 2002)
  • konciliacio = proceduro por atingi interkompreniĝon de malsamopiniantoj aŭ de homoj kun malsamaj interesoj (Ĉarto de UN, trad. Ralph Harry)
  • legitima = (pri politika strukturo aŭ aferstato) havanta subtenon de sia reprezentataro, kutime sankciita per la voĉoj de demokratia plimulto
  • lobii = provi persvadi politikistojn, registaron k.s. pri la okazigindeco aŭ malhelpindeco de io, pri ŝaĝindeco de leĝo k.s. (vaste uzata sed ne-NPIV-a)
  • manaĝero = gvidanto, direktoro
  • plurmedio = "Homa-komputila interagado per pluraj datumspecoj (en pluraj datummedioj): teksto, senmova aŭ moviĝanta nbildo, sono ktp" ("Komputada leksikono", Sergio Pokrovskij, 1995-2003)
  • pragmatiko = kogna, socia kaj kultura studado de lingvo kaj komunikado (la vorto, ne la difino, aperas en "Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Lernado kaj Laboro, Koutny, 2003)
  • preamblo = solena enkonduko al konstitucio, internacia akto ktp ("Deklingva manlibro pri politiko, red. Stefan Maul, 1994)
  • sankcio = "puno aŭ rekompenco sekvanta ian moralan aŭ socian agon" (Reta Vortaro, <http:www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo>; ne registrita ĉi-sence en NPIV)
  • Seatlo = usona grandurbo en la ŝtato Vaŝingtonio (Seattle)
  • subsidiareco = "la principo laŭ kiu centra aŭtoritato devus havi nur akcesoran (subsidiaran) funkcion, plenumante nur tiujn taskojn kiuj ne povas esti efike plenumataj ĉe pli rekta aŭ loka nivelo"