Ĉuano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bretona sentinelo antaŭ preĝejo, pentraĵo de Charles Loyeux.

Ĉuanoj estis reĝismaj ribelintoj norde de rivero Loire, en Bretonio, Mansio, Normandio kaj norde de Anĵuo, sed ankaŭ en departementoj Aveyron kaj Lozère, kontraŭ la Unua Respubliko de Francio inter la jaroj 1792 kaj proksimume 1804, dum la tiel nomata ĉuana milito.

Ne konfuzu ĉuanojn kun vendeaj ribelintoj, batalantoj sude de rivero Loire elirintaj el Potevio, sude de Anĵuo kaj de la bretona Lando de Retz . Tamen ĉuanoj kiel vendeaj ribelintoj sin nomis kolektive sub la nomo de reĝa kaj katolika armeo.

Origino de la vorto[redakti | redakti fonton]

La anoj de familio Cottereau havis tiun kromnomon « Chouan » (en galoa lingvo « chat-huant », aŭ « chouin », loka nomo de arbarstrigo), laŭ iuj, ĉar ilia praavo estis nature malĝoja kaj silentema[1], laŭ aliaj, ĉar kontrabande salon, ili imitis la blekon de la abarstrigo por alarmi kaj sin rekoni.

Per etendo, la viroj kunigitaj por batali sub la estrado de Jean Chouan estis nomitaj « chouans » ; tiu nomo ĝeneraliĝis al la aliaj armitaj reĝistoj en okcidentaj provincoj.

Sociologio[redakti | redakti fonton]

Stampaĵo de reĝisma armeo de Bretonio

Sociologie ĉuanoj estas junaj viroj kaj kamparanoj. Pluraj taksadoj situigas la mezan aĝon de ĉuanoj inter 18 kaj 30 jaroj kaj plej ofte inter 20 kaj 25 jaroj.

Tiel laŭ Donald Sutherland[2], citita de Roger Dupuy, specimenaro de anaro de ĉuanoj de oriento de Ille-et-Vilaine donas aĝmezon de 20 jaroj por la lando de Fougères, 22 kaj duono por tiu de Vitré kaj 22 por La Guerche-de-Bretagne[3]. La aĝo de la estroj proksimis tiun de la batalantoj ; en 1795 inter la dek ĉefaj oficiroj de oriento de departemento kvar estas 19-jaraj: Aimé Boisguy Boisguy, Auguste Bonteville, Toussaint Pontbriand, Henri Boishamon, tri estis malpli ol 30-jaraj: Angenard nomata Francœur 25-jara, Larcher–Louvières 23-jara, Louis Saint-Hilaire 29-jara, du estis pli ol 30-jaraj: Pierre Rossignol 34-jara kaj Alexis Couësbouc 64-jara. Sen paroli pri leŭtenanto-kolonelo Dauguet kies aĝo estas nekonata.

Plie en Loire-Atlantique, 88 % de la ĉuanoj pensiuloj en 1815 estis malpli ol 30-jaraj en 1795[4],[3].

La genezo de la ĉuana movado estas forte ligita al la amasa milita rekrutado, kiu trafas fraŭlojn 18-jarajn ĝis 25-jaraj. Multaj junuloj preferis kuniĝi al la ribelintoj, en kiu ili estis la granda parto de la ĉuanaj bandoj[3].

Pri profesio de ĉuanoj, proksimume 80 % el ili estis kamparanoj, el kiuj preskaŭ 10 % da teksistoj, kies vivkondiĉoj estas tre proksimaj al tiuj de kamparanoj[5], estas ankaŭ proksimume 10 % da manmetiistoj[5].

Oni povas ankaŭ rememorigi ke finde la 18-a jc, kamparanoj estis 80 % de la franca loĝantaro[6].

Male al ideo tre disvastigita, maristoj ne estis pli respublikismaj ol kamparanoj, sed ili estis tre malplimultaj inter ĉuanoj, escepte de kelkaj divizioj, pro la prigardo de bordoj per fortaj respublikaj garnizonoj, konstante militpretaj pro timo de albordiĝoj de britaj trupoj[7]. Nobeloj konsistigis grandan parton de la oficiroj, male al burĝoj, plejmulte respublikaj, estis nur iomete inter ĉuanoj.

En Bretonio, Normandio, Mansio kaj Anĵuo, en 1796, en la vigla tempo de la milito, ĉuanoj estis pli ol 50 000 viroj el kiuj 30 000 bretonoj, t.e. 5 % de la vira loĝantaro de la ribelintaj teritorioj[8].

Kvankam maloftaj, estis ankaŭ kelkaj virinoj inter batalantoj, unu el ili estis Fraŭlino du Rocher du Quengo, dirata « Victoria » aŭ « Kapitano Victor », kiu estis kapitano de divizio de Bécherel, ŝi estis mortigita en batalo en Les Iffs en julio 1795[9]. Tamen virinoj estis aktivaj en la milito kaŝante pastrojn kaj vunditojn kaj certigante sciigon kaj porviantadon[10].

Reĝisma almanako 1795

Protektitaj de ĉuanoj neobeantoj pastroj ne rekte aktivis en la milito, malgranda nombro sidas en la reĝismaj konsilioj kaj zorgas precipe pri korespondado[11]. Neobeantaj pastroj, kiuj servis kiel oficiroj aŭ partoprenis en bataloj estis treege maloftaj, la vido de pastro kun armiloj ĝenerale ne plaĉis al ĉuanoj[12].

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Opinio de kelkaj historiistoj kaj aparte de pastro Paulouin, skribanta pri la teritorio de la insurekcio, estas[13] ke « la ribelintoj de departemento Sarthe ne estis ricevintaj la kromnomon ĉuano, sed mem prenis ĝin, ekde sia komenco de rezistanta kariero. »

La historiistoj de la 19-a jc, Savary[14] ; Lequinio[15], aŭtoro de Mémoires d'un Administrateur des Armées Républicaines dans la Vendée ; Puisaye precipe[16], pli bone informita ol iu ajn, ĉar li estis la supera estro en ĉuanmilito, asertis ke la fratoj Chouan donis sian nomon al la insurekcio, kiun ili estis la unuaj por organizi ĝin.

Stranga ŝildo, kum simboloj de Francio (la tri lilioj) kaj kun subteno de du strigoj, kun tiu duobla moto : kape, « IN SAPIENTIA ROBUR » (« forto estas en saĝo »), kaj malsupre, « SIC REFLORESCENT » (« tiel refloros [lilioj] »), kiun oni trovas en kelkaj eldonoj de reĝaj agentejoj de Anglio, aparte sur la frontispico de reĝisma almanako por 1795, tria de regno de Ludoviko la Dektria, en Nantes (Londono) kaj estas en ĉiuj urboj de Bretonio, Normandio, Potevio, Mansio, Perĉo, Anĵuo, ktp., kaj baldaŭ en tuta Francio, MD CC XCV, in-8, ŝajnas enteni specon de oficiala atribuo de la noktobirdo, kiu estas ankaŭ tiu de Minerva, kiel emblemo de ĉuanaro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. « La kromnomo Chouan estis donita al avo de Jean Chouan ĉar li estis nature silentema kaj malĝoja kaj ke, en kunvenoj, li ĉiam restis en angulo for de aliaj personoj. De tiu tempo, familio Cottereau konservis tiun nomon.
    • Jean Chouan kaj liaj fratoj heredis tiun kromnomon « chouan » (la silentema) de sia patro, komercisto de lignoŝuoj kaj « honorinda viro ».
    • La kvar fratoj Chouan, kape de kontraŭrevolucia insurekcio de Malsupra Mansio, donis tiun kromnomon al siaj kamaradoj, kaj de iu al alia, ĝi finfine karakterizis ilian insurekcion, la tuta tielnomata ĉuana milito.
    • La kialo de tiu nomo por la reĝismaj soldatoj de graflando Mansio, de Normandio kaj de Bretonio verŝajne venas de ilia partopreno en la ribelo de Saint-Ouën-des-Toits, la 15-an de aŭgusto 1792 en kiu partoprenis, kun aliaj, Jean Chouan kaj René Cottereau. Ili estis denuncitaj al la lavalaj aŭtoritatoj.
    • Oni raportis ke ĉuanoj imitis la blekon de tiu noktobirdo por sin rekoni kaj sin voki. Eble iuj ribelintoj pensis pri tio sugestitaj per ilia kromnomo. Ĉiel ajn, notinde estas ke la birdo dediĉita al armita saĝo fariĝis simbolo de milita pieco de niaj kamparanoj. »
    — Jacques Duchemin des Cépeaux, Souvenirs de la chouannerie, H. Godbert, presisto en Laval, 1855
  2. Donald Sutherland, Les Chouans, Rennes, 1990, 273-a p. Ne konfuzi tiun Donald Sutherland kun la samnoma aktoro
  3. 3,0 3,1 3,2 Dupuy 1997, paĝo188.
  4. Marlène Rannou, La Chouannerie au nord de la Loire-Inférieure, universitato Rennes 2, 1996, 88-a p.
  5. 5,0 5,1 Dupuy 1997, paĝo191.
  6. Jacques Solé, La Révolution en questions, Seuil, januaron 1988, p. 99
  7. Dupuy 1997, paĝo192-193.
  8. Dupuy 1997, paĝo186.
  9. Dupuy 1997, paĝo201.
  10. Dupuy 1997, paĝo202
  11. Dupuy 1997, paĝo207.
  12. (1897) Mémoire du colonel de Pontbriand., p. 267
  13. La Chouannerie du Maine et pays adjacents, 1875, Le Mans, Monnoyer, 3 vol. in-12, t. I, 71-a p.
  14. Guerres des Vendéens et des Chouans, Paris, Beaudoin, 1825, 6 vol. in-8.
  15. Rapport au Comité de Salut Public, 30-a ventozo jaro 3.
  16. Mémoires.

Aneksaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (1997) Les Chouans (france). Parizo: Hachette Littérature.
  • De la Sicotière, Léon (1877). “La mort de Jean Chouan et sa prétendue postérité”, Revue historique et archéologique du Maine, p. 38. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]