Ĉukĉa maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉukĉa Maro
maro

Mapo de Ĉukĉa Maro.

Mapo de Ĉukĉa Maro.
Profundeco
  Maksimuma 160 m
Najbaraj tutaĵoj Orientsiberia Maro, Beaufort-maro
Kontinento Eŭrazio, Nordameriko
Landoj Rusio, Usono
vdr

La Ĉukĉa Maro estas randa maro de la Nordpolusa Maro, kiu situas norde de proksimiĝo de Ameriko kaj Azio.

Dum ĝi norde trairas al "Glacia Maro", limas ĝin nordokcidente la Vrangela Insulo kaj tiel la Orientsiberia Maro. Oriente tuŝas la Ĉukĉa Maro nordokcidentan Alaskon (Usono, Ameriko) kaj nordoriente la Beaufort-maron. Sude limas ĝin la Beringa Strato, kiu komunikas al Beringa Maro. La okcidenta limo estas Orientsiberio (Rusio, Azio); tie situas la Ĉukĉa Duoninsulo kaj la Orientsiberia Montaro.

La Ĉukĉa Maro etendiĝas unuflanke de la norda polusa cirklo de ĉ. 66,5 ĝis 80° latitudo , respektive de 160° okcidenta ĝis 180° longitudo.

Najbaraj maroj estas okcidente la Orientsiberia Maro kaj oriente la Beaufort-maro.

vidu: