Ĉuko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉuko de drilo.

En mekanika inĝenierio, ĉuko[1] estas krampo, kiu tenas akson, ŝafton, aŭ cilindron en laborilo aŭ maŝino.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La sincentriga ĉuko uzas plurajn makzelojn por centrigi kaj firme teni la ŝafton. En tia ĉuko, la movoj de la makzeloj estas kunordigitaj, tiel ke neniu makzelo povas moviĝi sendepende de la aliaj. Plej ofte, la nombro de makzeloj en tia ĉuko estas tri (trimakzela ĉuko).

En ĉuko de sendependaj makzeloj, la makzeloj povas moviĝi sendepende. Plej ofte, la nombro de makzeloj en tia ĉuko estas kvar (kvaramakzela ĉuko). Tia makzelo povas sekure teni objekton, kiu ne estas perfekte ronda.

Historio[redakti | redakti fonton]

Arthur Irving Jacobs

La termino ĉuko devenas de la angla chuck (IFA:[tʃʌk]).

Dum la 19-a jarcento, pluraj inventistoj (Simon Fairman, Austin F. Cushman, ktp.) inventis novajn, pli sekurajn tipojn de ĉukoj.

La moderna tipo de borila ĉuko estis inventita de Arthur Irving Jacobs (1858–1918) en 1902.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]