Ĉukpilkado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Simbolo de ĉukpilkado.

"Kreita en 1970 de svisa biologo nomata Hermann Brandt, ĉuk-pilko (tchoukball) estas pilkoludo, kiu celas esti sporta aktiveco tre rapida, plezuriga kaj saniga. Ĉefe temas pri ludo, kiu evitas ĉiun formon de perforto kaj koleraj tuŝoj inter la ludantoj. Ĉuk-pilko estas ege facile lernebla, ĉar ĝi enhavas kelkajn jam konatajn teknikojn kaj fundamentojn, kiuj similas al manpilko kaj flugpilko. Ĝi ankaŭ valorigas tutteaman partoprenon, ĉar ĉiuj devas "ataki" (poenti) kaj "defendi".

Ĉe tiu ĉi sporto krome en difinitaj teamoj por internaciaj ĉampionecoj, oni povas ludi samteame homoj de diversaj seksoj, aĝoj kaj staturoj, kio eblas nur pro la senperforta karaktero de ĉuk-pilko.

Oni ludas en rektangula sportejo (oficiale 28m x 16m), kiu povas esti planko, tero, sablo aŭ herbo. La du teamoj devas enhavi po 7 ludantojn, sed se la sportejo estas malgranda, eblas adapti la kvanton proporcie. La pilko uzata estas simila al tiu de manpilko, sed en ĉuk-pilko ĝi neniam rajtas tuŝi la plankon, ĝi devas nur en la aero flugi de unu ludanto al alia. Ĉe la du mallongaj flankoj staras elasta lito, 1m x 1m, kiun oni nomas “kadro”, klinita 55 gradojn kaj protektita (same kiel en golejo de manpilko) per malpermesita areo desegnita kiel duonluno kun radiuso de 3 metroj.

Poenton oni ricevas, kiam ludanto ĵetas la pilkon kontraŭ iun ajn kadro (oni povas ataki ambaŭflanken, laŭplaĉe), kaj kiam ĝi revenas, neniu el la alia teamo ĝin prenas antaŭ ol ĝi tuŝis la plankon. Sed se la defendanta teamo ĝin prenas, ŝanĝiĝas ĝia posedo, kaj tiel la atakantoj fariĝas defendantoj kaj inverse. La teamo, kiu posedas la pilkon (atakantoj) rajtas fari maksimume tri paŝojn inter si (unu paŝon pli ol en flugpilko) antaŭ ol ĵeti la pilkon kontraŭ la kadro. Dum la atakanta teamo faras siajn paŝojn, la defendanta ne rajtas posedopreni ("ŝteli") la pilkon. Ili rajtas tion fari nur post la ĵetado kontraŭ la kadro. Se la pilko tuŝas la plankon, la atakanta teamo ricevas poenton; se ne, okazas nur ŝanĝo de posedo, kaj la defendanta teamo ĝin prenas.

Konsiderante ke ne necesas forto, ne necesas esti tre forta aux tre alta por ludi ĉuk-pilkon. La kadro estas sur la planko kaj malproksimas nur tri metrojn, do ĉiuj povas ataki kaj poenti. Nuntempe la landoj kie ĝi plej kreskas, estas Svislando, Tajvano, Italio, Brazilo, Singapuro kaj Anglio. En tiuj landoj estas kluboj kaj lernejoj, kie eblas lerni ludi tiun ĉi sporton. La Internacia Ĉuk-pilko Federacio (FITB), estas en Tajvano kaj havas nun 44 lando-membroj kaj havas gravan rolon en la disvastigado de la sporto, cetere en malricxaj landoj en Afriko kaj Asio. Voluntul-trejnistoj jam vojagxis al Ganao, Benino, Kenio kaj Ugando por helpi la disvastigado kaj trejnado de la sporto kaj pere de Esperanto, ĉuk-pilko atingis Ganao kaj Senegalo kaj ankaux ekzistas la gxemelaj teamo Esperanto Tchoukball Clube en Brazilo kaj Togolando. "

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]