Ĉukpilkado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simbolo de ĉukpilkado.

Ĉukpilkado estas sporto kreita en 1970 de svisa kuracisto D-ro Hermann Brandt. Ĉukpilkado temas pri teama pilkoludo, kiu celas esti sporta aktiveco tre rapida, plezuriga kaj saniga. La ludo esceptas ĉiun ajn formon de perforto kaj agresema tuŝo inter la ludantoj.

Ĉukpilkado estas ludata en rektangula sportejo (oficiale 20X40 m), sur sporta planko, tero, sablogreso. La du ludantaj teamoj havas 9 sportistojn. La pilko ne povas tuŝi la plankon, ĝi devas esti pasigata inter la samteamaj ludantoj nur aere. Ĉe la du 20-metraj flankoj estas elasta reto 1,2 m (nomita "kadro de resendo"), klinita 55º kaj protektita per malpermesata areo desegnita laŭ duonluno kun radiuso 3m. La poento okazas kiam iu ludanto ĵetas la pilkon kontraŭ iu ajn kadro (oni povas ataki en la du flankoj, laŭ elekto). Kiam la pilko revenas, neniu el la atakanta teamo ĝin prenu antaŭ ĝi tuŝos la plankon. Se la defendanta teamo ĝin prenas antaŭ la pilko tuŝos la plankon, okazas la "ŝanĝigo de posedo" kaj, tiamaniere, la atakintoj iĝas defendantoj kaj la defendintoj, atakantoj. La teamo kiu posedas la pilkon (atakanto) povas fari maksimume 3 pasigojn inter ili antaŭ ĵeti ĝin kontraŭ la kadro. Dum la atakanta teamo faras siajn pasigojn, la defendantoj ne povas posedpreni ("ŝteli") la pilkon; ili nur povas fari tion post la ĵetado kontraŭ la kadro, kiam povas okazi poento de la atakanta teamo (se la pilko tuŝas la plankon) aŭ la ŝanĝo de posedo (se la defendanta teamo ĝin prenas).

Eksteraj ligiloj