Ĉulalongkorn
Ĉulalongkorn Rama la 5-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
reĝo de Siamo | |||||
![]() | |||||
Regado | de 1868 ĝis ... | ||||
Antaŭulo | Mongkut, lia patro | ||||
Regento | Somdet Ĉao Fraja Si Surijaŭong | ||||
Sekvanto | Vajiravudh, lia filo | ||||
Kronado | novembro de 1873 | ||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 20-an de septembro 1853 en Granda Palaco de Bankoko | ||||
Morto | 23-an de oktobro 1910 (57-jara) en Amphorn Sathan Residential Hall | ||||
Mortis pro | nefropatio [#] | ||||
Religio | budhismo [#] | ||||
Lingvoj | taja lingvo [#] | ||||
Ŝtataneco | Tajlando [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Chakri Dynasty [#] | ||||
Patro | Mongkut [#] | ||||
Patrino | Debsirindra [#] | ||||
Gefratoj | Sunandha Kumariratana • Savang Vadhana • Saovabha Phongsri • Sukhumala Marasri • Bhanurangsi Savangwongse • Damrong Rajanubhab • Narisara Nuvadtivongs • Banchob Benchama [#] | ||||
Edz(in)o | Sunandha Kumariratana • Chao Chom Manda Chum Krairoek • Savang Vadhana • Saovabha Phongsri • Sukhumala Marasri • Dara Rasmi • Saovabhak Nariratana • Chao Chom Manda Talab [#] | ||||
Infanoj | Vudhijaya Chalermlabha • Dibyalangkarn • Chudharatana Rajakumari • Charoensri Chanamayu • Chandra Saradavara • Bismai Bimalasataya • Bhongprabai • Benbadhanabongse • Beatrice Bhadrayuvadi • Bandhavanna Varobhas • Bahurada Manimaya • Anusara Siriprasadh • Ajrabarni Rajkanya • Adorndibyanibha • Adisaya Suriyabha • Abbhantripaja • Kitiyakara Voralaksana • Chakrabongse Bhuvanadh • Purachatra Jayakara • Mahidol Adulyadej • Valaya Alongkorn • Ramo la 7-a de Tajlando • Vajiravudh • Yugala Dighambara • Paribatra Sukhumbhand • Chudadhuj Dharadilok • Vajirunhis • Isaravongs Vorarajakumara • Kannabhorn Bejaratana • Khajera Chirapradidha • Komala Saovamala • Lavad Voraong • Praves Vorasamai • Prabai Bannabilas • Nabhanka Nibandhabongs • Vimolnaka Nabisi • Prabha Bannabilaya • Voralaksanavadi • Vapi Busbakara • Yaovabha Bongsanid • Isariyabhorn • Hemvadi • Suvabaktra Vilayabanna • Oraprabandh Rambai • Srivilailaksana • Suchitra Bharani • Urubongs Rajsombhoj • Orabindu Benyabhak • Samaya Vudhirodom • Oraongka Ankayuba • Sasibongse Prabai • Malini Nobhadara • Nibha Nobhadol • Sirabhorn Sobhon • Tribejrutama Dhamrong • Yaovamalaya Narumala • Vichitra Chiraprabha • Chirapravati Voradej • Asdang Dejavudh • Suddha Dibyaratana • Siriraj Kakudhabhand • Abhakara Kiartivongse • Rangsit Prayurasakdi • Svastivatana Visistha • Nabhachara Chamrassri • Jaiya Sri Suriyobhas • Sommatiwongse Varodaya [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | reĝo [#] | ||||
Aktiva en | Tajlando [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ĉulalongkorn aŭ Rama la 5-a (naskiĝis la 20-an de septembro 1853 en Bankoko, Siamo, hodiaŭa Tajlando; mortis la 23-an de oktobro 1910 en Bankoko) estis reĝo de Siamo, dum kies regado la lando evitis la koloniigon kaj li mem iniciatis longefikajn reformojn. Lin sekvis lia filo Vajiravudh.
Ĉulalongkorn estis la 9-a filo de reĝo Mongkut kaj la unua, kies patrino estis reĝino, tiel oni rekonis lin kiel tronheredulon. Li aĝis 15 jarojn, kiam lia patro mortis en oktobro de 1868. Ĉulalongkorn sekvis lin sur la trono, dum la regento estis Somdet Ĉao Fraja Si Surijaŭong. Oni antaŭpreparis en la postaj kvin jaroj por la regado. Li lernis la kortegajn kutimojn, vojaĝis al la Brita Malajlando kaj la Nederlanda Orienta Hindio (1871) kaj en Birmon kaj Hindion en 1871–72.
Li estis kronita en novembro de 1873 kaj la reĝo tuj leĝigis multajn reformojn. Li aboliciis la sklavecon, poste reformis la justicon kaj la financan sistemon, establis leĝfarajn konsiliojn. Liaj okcident-stilaj reformoj celis pluan sendependecon de Siamo, sed tio kolerigis la konservativulojn kaj komence de 1875 aperis politika krizo. La reĝo cedis al la pli aĝula generacio kaj dum dek jaroj ne enkondukis pluajn reformojn, sed elkonstruis la lojalan oficistaron kaj meze de la 1880-aj jaroj komencis transformi administradan sistemon de la lando. Li establis en 1892 dek du ministeriojn kaj pli centrigis la landan administradon, kontrolon.
Li enkondukis egalecon antaŭ la leĝoj, devigan bazlernejan edukadon, soldatan administradon.
Spite al ĉiuj pacaj klopodoj, la francoj provokis militon en 1892 kaj Siamo devis cedi (laŭ traktatoj ĝis 1907) al Francio pri interesoj en Laoso kaj okcidenta Kamboĝo. Siamo cedis en 1909 al Britio la malajajn ŝtatojn Kelantan, Trengganu, Kedah,
Ĉulalongkorn provis ludi unu kontraŭ la alia la okcidentajn koloniistojn. Li volis akceptigi Siamon kiel egalrajtan nacion al la aliaj nacioj. Li veturis en 1897 kaj 1907 en Eŭropon kaj la okcidentaj regantoj akceptis lin kiel egalrajtan reganton.