Ĉurjumov-Gerasimenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
67P/Ĉurjumov-Gerasimenko
Perioda kometo
kometa kerno de Ĉurjumov-Gerasimenko 19-an de septembro 2014
kometa kerno de Ĉurjumov-Gerasimenko
19-an de septembro 2014
kometa kerno de Ĉurjumov-Gerasimenko
19-an de septembro 2014
apud-Tera objekto • Jupiter-family comet • kontakta binara astro • perioda kometo
Oficiala nomo Churyumov-Gerasimenko
Aliaj nomoj 67P
Nomita laŭ Klim Churyumov, Svetlana Gerasimenko vd
Malkovro
Malkovrintoj Klim Ĉurjumov kaj
Svetlana Gerasimenko
Dato de malkovro 11-a de septembro 1969
Loko de malkovro Almato (Kazaĥio)
Unua enorbitiĝo 10-a de septembro 2014
Unua surteriĝo 12-a de novembro 2014
Unua veturilo
sur la surfaco
Philae (alterigilo)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
3,463 AU
1,243 AU
5,682 AU
Discentreco 0,6410
Meza anomaliangulo 319,303
epoko 20-a de novembro 2014
Klinangulo 7,0402°
Periodo 2353,655 tagoj
(6,444 a)
Longitudo de
suprenira nodo
50,142°
Argum. de periapsido 12,785°
Terdistanco
- Minimuma

0,257189 AU
Fizikaj ecoj
Diametro 4 km
Maso
- Denso
(1,0 ± 0,1) × 1013 kg
0,4 g/cm³
Rotacia periodo 12,76137 horoj
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,06 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 12,9 vd
vdr

67P/Ĉurjumov-Gerasimenko (ruse: 67P/Чурюмова — Герасименко) estas kometo kies periodo estas 6,6 jaroj. Ĝi estis malkovrita en 1969 de la sciencisto ukraina-sovetunia Klim Ivanoviĉ Ĉurjumov dum li studis fotojn de Svetlana Gerasimenko , ankaŭ sciencisto ukraina-sovetunia[1].

La Eŭropa Kosma Agentejo sendis tien al la kosmosondilo Rosetta, lanĉita la 2-an de marto 2004. Ĝi vekiĝis la 20-an de januaro 2014 post 10 jaroj de hibernado, post la vekiĝo ĝi pretiĝis por la fina parto de sia vojaĝo[2]. La 12-an de novembro 2014 la alterigilo Philae portita de la kosmosondilo Rosetta alteriĝis sukcese sur la surfaco de la kometo[3]

Malkovro[redakti | redakti fonton]

La kometo estis malkovrita de Klim Ivanoviĉ Ĉurjumov dum li studis fotojn de la perioda kometo 32P/Comas Solá fotitaj de Svetlana Ivanovna Gerasimenko la 11-an de septembro 1969 en la Astrofizika Instituto ĉe Almá-Atá (nuntempe Almato)[4]

Ĉurjumov trovis kometaĵon proksimume de la rando de la foto kaj supozis ke temis pri la kometo malkovrita de Comas Solá.[5]Kiam li revenis al sia esplorejo en Kievo li studis pli funde la fotojn.

Post monato oni anoncis ke la kometo kiun Ĉurjumov vidis en la fotoj estis nova kometo ĉar ĝi troviĝis 1.8 gradoj for de la pozicio kiun havus la kometo de Comas Solá

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rosetta se acercará a la Tierra el 13 de noviembre (hispane). Arkivita el la originalo je 2014-01-04. Alirita 2014-11-13.
  2. Retpaĝo de la Eŭropa Kosma Agentejo, El cometa Churyumov-Gerasimenko (hispane).
  3. El módulo 'Philae' aterriza en la superficie de un cometa (hispane).
  4. Retpaĝo de la Eŭropa Kosma Agentejo, An Interview with Svetlana Guerasimenko (angle).
  5. Dokumento de Nordic Space Activities , What we today know about Churyumov-Gerasimenko (angle). Arkivita el la originalo je 2004-08-30. Alirita 2014-11-13.
Antaŭe:Numeritaj periodaj kometojPoste:
66P/du Toit67P/Ĉurjumov-Gerasimenko68P/Klemola

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]