Ĉuvaŝa ASSR
Aspekto
| Ĉuvaŝa ASSR | |||||||||
| |||||||||
| aŭtonoma respubliko de Sovetio | |||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Geografio | |||||||||
| Ĉefurbo: | |||||||||
| Loĝantaro | |||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
894 500
| ||||||||
| Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
La Ĉuvaŝa aŭtonoma socialisma soveta respubliko aŭ mallonge Ĉuvaŝa ASSR (ruse Чувашская Автономная Советская Социалистическая Республика, Чувашская АССР; ĉuvaŝe: Чӑваш Автономиллӗ Социализмлӑ Совет Республики, Ĉăvaŝ Avtonomilĕ Socialismlă Sovjet Respubliki, Чӑваш АССР) estis parto de la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko (Rusia SFSR) kadre de la komunisma ŝtato Sovetunio.
Ĝi ekzistis inter la 21-a de aprilo 1925 kaj la 13-a de februaro 1992. Ĉefurbo de la tereno estis la urbo Ĉeboksari. La tuta teritorio ampleksis 18343 kvadratajn kilometrojn. Laŭ la stato de 1926 ĝi havis 894 500 loĝantojn. Nuntempe la areo estas la administra unuo respubliko Ĉuvaŝio ene de la Rusia Federacio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]

la ĉefurbo Ĉeboksari
