Číhošť (en la jaroj 1880-1900 Čihošť, germane Čihošt, ekde la jaro 1939 germane: Tschihoscht[1]) estas municipo de Ĉeĥio, regiono Vysočina, en distrikto Havlíčkův Brod 7 km nordoriente de Ledeč nad Sázavou. Vivas ĉi tie 353 loĝantoj (2024).
En la tagoj 11-a kaj la 25-a de decembro1949 okazis en loka preĝejo al ĝis nun neklarigita movo de kruco sur la ĉefa altaro. En la municipo estis la 22-a de februaro1990 solene senvualita monumento de pastro Josef Toufar, kiu estis en la tempo de la miraklo el Číhošť paroĥestro en Číhošť kaj kiun membroj de StB dum "esplordemandado" pri la evento torturis al morto.