Červená Voda (distrikto Ústí nad Orlicí)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Červená Voda
Červená Voda
germane (Mährisch) Rothwasser
municipo
Vido al vilaĝo Červená Voda el Křížová hora
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Červená Voda
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Králíky
Historiaj regionoj Moravio, Bohemio
Rivero Březná
Situo Červená Voda
 - alteco 530 m s. m.
 - koordinatoj 50° 02′ 18″ N 16° 44′ 23″ O / 50.03833 °N, 16.73972 °O / 50.03833; 16.73972 (mapo)
Areo 47,4 km² (4 740 ha)
Loĝantaro 2 970 (2023)
Denseco 62,66 loĝ./km²
Valkaldrono Valkaldrono Klodsko
Unua skribmencio 1420
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 61
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
Katastraj teritorioj 8
Partoj de municipo 8
Bazaj setlejunuoj 8
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Červená Voda
Retpaĝo: www.cervenavoda.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Červená Voda (en traduko: Ruĝa Akvo, germane Rothwasser) estas municipo en Ĉeĥio, situanta sur ambaŭ flankoj de historia bohemia-moravia landa limo kun centro en Moravio, nordoriente de la distrikto Ústí nad Orlicí en regiono Pardubice. La civito havas 2 970 loĝantojn (2023) kaj areon de 4 739 ha.

Ĝi troviĝas en la plej suda valo de la Valkaldrono Klodsko, nomata sulko Kralice, ĉelime de distrikto Šumperk (sude kaj oriente) kaj Pollando (norde). Ĝi etendiĝas laŭlonge de la unuaklasa ŝoseo I/11 ekde krucvojo kun la unuaklasa ŝoseo n-ro I/43 kaj laŭlonge de triaklasaj ŝoseoj en la ĉirkaŭaĵo. La centro de la civito, loka parto Červená Voda, kuŝas proksimume 6 km de Králíky, 16 km de Jablonné nad Orlicí kaj 26 km de Lanškroun kaj Šumperk. Trans la vilaĝo iras la ĉefa eŭropa akvodislimo: el plejparto de la vilaĝa teritorio drenas akvon rivereto Březná kaj fluas pere de Moravská Sázava, Morava kaj Danubo en Nigran maron kaj el vilaĝetoj Horní Orlice kaj Dolní Orlice fluas akvo pere de rivero Tichá Orlice en Elbon kaj Nordan Maron.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Štíty, Malá Morava, Písařov, Králíky, Výprachtice, Orličky kaj Čenkovice.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ legendoj la unuan vilaĝon kreis fuĝintoj antaŭ la husanoj (1420), el kiuj kelkaj estis kaptitaj kaj mortigitaj, pro kio la akvo en la rivero ruĝiĝis. Laŭ alia legendo tiutempe oni uzis por ŝoseoj gruzon de loka ŝtonminejo, kiu post pluvo koloriĝis brune-ruĝe. La unua historia mencio pri la vilaĝo devenas el 1481 en la landa matriko en Olomouc, sed tiam la vilaĝo nomiĝis Malé Heroltice (= Malgranda Heroldejo), ĉar la fondinto eble estis meritplena heroldo de Senjoroj el Ŝternberk. Nuna nomo estas atestita en la jaro 1576.

Ĝis la jaro 1848 la vilaĝo dividis sian sorton kun Šilperk-sinjorejo (nuntempe Štíty), kiun post vico de diversaj posedantoj akiris post Milito apud Prago en la jaro 1624 Karel el Lichtenštejn kaj alligis al sinjorejo Ruda nad Moravou.

En la jaro 1960 estis la vilaĝo alligita al distrikto Ústí nad Orlicí.

En 1562 en la civito, en Mlýnice, ekloĝis vitromajstro Dominik Schürer el Waldheim en Saksujo kaj fondis familion de lokaj vitrofandistoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18697 852
18807 540
18907 599
19006 742
19106 418
19215 377
JaroLoĝantoj
19305 663
19502 908
19613 164
19703 094
19803 056
19913 067
JaroLoĝantoj
20013 227
20143 088
20163 068
20173 003
20182 975
20193 018
JaroLoĝantoj
20203 005
20212 869
20222 927
20232 970

Membrigo la municipo[redakti | redakti fonton]

La municipo membriĝas en ok katastrajn teritoriojn (samtempe lokaj partoj kaj bazaj setlejunuoj), el kiuj troviĝas en Moravio:

En Bohemion poste apartenas:

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la municipo kondukas regiona fervojlinio 024 el Dolní Lipka (Králíky) ĝis Štíty kun jenaj haltejoj:

  • Dolní Orlice
  • Červená Voda
  • Moravský Karlov
  • Bílá Voda
  • Mlýnický Dvůr

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Červená Voda[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo - En la vilaĝo troviĝas preĝejo de Sankta Matiaso, fondita en la jaro 1686 sur loko de ligna renesanca preĝejo.
  • Statuaro (kolono) de Sankta Triunuo estas el la jaro 1715.

Horní Orlice[redakti | redakti fonton]

  • Kapelo - Ĉe orienta rando de la vilaĝo estas kapelo de "Kronado de Sankta Maria", baroka el la jaro 1757. Ĝi havas kvadratan navon kruce volbitan, kun duoncirkla apsido kaj kun voluta baroka fasado. La ĉefaltaron ornamas reliefo "Kronado de Sankta Maria" el la tria kvarono de 18-a jarcento. En la kapelo troviĝas ligna statuo de Sankta Johano Nepomuka el la dua duono de 18-a jarcento.

Mlýnický Dvůr[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo - Staras ĉi tie origine renesanca preĝejo de "Naskiĝo de Sankta Maria" el la jaro1575, malfrubaroke rekonstruita proksimume en la jaro 1773.
  • Kasteleto - Troviĝas ĉi tie renesanca "Kasteleto" el la jaro 1580.

Šanov[redakti | redakti fonton]

Moravský Karlov[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo - En la jaro 1792 estis ĉi tie konstruita preĝejo de Sankta Jozefo Kalazanco.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Červená Voda situas en valo ĉirkaŭigita per muregoj de montoj. Estas ĉi tie bela, relative nedamaĝita pejzaĝo, ideala por pieda kaj bicikla turismo kun vico da interesaj celoj, ekzemple belvidejo sur Křížová monto, fuortaroj Hůrka kaj Bouda, kiuj hodiaŭ estas unikaj armea-historiaj memorindaĵoj kaj muzeoj samtempe, belvidejo sur Suchý vrch, pilgrima preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria kun komplekso de apartenaj konstruaĵoj, nomata ankaŭ "Hedeĉ" aŭ Monto de Dipatrino apud Králíky, Akrobatparko Štíty ktp.

La vilaĝo estas serĉata loko por vintra ripozado pro kelkaj dekoj da kilometroj skikuraj traceoj. Favorantoj de skidescendado povas uzi skiistan areon Šanov aŭ tute novan ski-areon Mlýnický Dvůr - Buková monto, kiu komencis funkciadon en la sezono 2010-2011.

Personuloj[redakti | redakti fonton]

En Mlýnický Dvůr naskiĝis pentristoj Umlauf, portretisto Ignác kaj pentristo de preĝejoj Jan, kiu inter aliaj pentris preĝejon en Žamberk aŭ sur Sankta Monto apud Příbram.

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

En Červená Voda vivis Josef Cink, konata precipe kiel aŭtoro de Esperanto-lernolibroj, ĉeĥlingva Koresponda kurso de Esperanto, de Esperanto-ekzercaro por progresintoj kaj kiel kantotradukisto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]