Čučer-Sandevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Čučer-Sandevo
vilaĝo
Administrado
Poŝtkodo 1011
Demografio
Loĝantaro 299  (2002) [+]
Geografio
Geografia situo 42° 6′ N, 21° 23′ O (mapo)42.097477321.3877179Koordinatoj: 42° 6′ N, 21° 23′ O (mapo) [+]
Alto 447 m [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Čučer-Sandevo (Nord-Makedonio)
Čučer-Sandevo (Nord-Makedonio)
DEC
Čučer-Sandevo
Čučer-Sandevo
Situo de Čučer-Sandevo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Čučer Sandevo [+]
vdr


Čučer-Sandevo (makedona Чучер-Сандево) estas vilaĝo situanta en la regiono Skopjo de Norda Makedonio. Ĝi estas la administra centro de la Opština Čučer-Sandevo. En 2002 loĝis ĉi tie 299 loĝantoj.

Loko, priskribo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur la suda rando de Čučer-Sandevo.

Ĝi kuŝas inter la rivero Lepenec en la okcidento kaj la rivero Banjanska Reka en la oriento. La alteco estas ĉirkaŭ 300 - 650 m. La areo de la vilaĝo estas ĉirkaŭ 12 km².

Ĉe la okcidenta rando de la vilaĝo pasas la ĉefŝoseo A4/E 65, kiu kondukas de Skopjo norde al la kosova urbo Kaçanik. Fervoja linio kuras paralela al ĝi.

La distanco al la centro de Skopjo estas proksimume 12 km.

Loĝantaro, ekonomio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 299 homoj. Ekzistis 117 makedonoj (39,1 %), 180 serboj 60 %) kaj aliaj.

Esence, ĉiuj loĝantoj estas ortodoksaj.

Nuntempe preskaŭ la tuta loĝantaro laboras en la urbo Skopjo.

Referenco[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Чучер-Сандево en la makedona Vikipedio.

Statistikoj: http://www.stat.gov.mk/publikacii/knigaX.pdf

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]