Ĝa (Rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Rivero Ĝa
Sangha rivera baseno
Transiro de la rivero Ĝa sur pramŝipo

La Rivero Ĝa (ankaŭ DjaNgoko) estas rivereto en okcidenta-centra Afriko. Ĝi fluas laŭ parto de landlimo inter Kameruno kaj la Respubliko Kongo kaj daŭras proksimume je 720 kilometroj.[1]

Sudoriente de la kameruna urbo Abong-Mbang estas la Ĝa Besta Protektejo, kiu fariĝis Monda Heredaĵo de Unesko je 1987. Ĝi situas ĉe la flankoj de la supraj partoj de la rivereto.[1] Ĝi protektas unu el la plej grandaj terpecoj de tropika pluvarbaro en Afriko.[1] La Ĝa fluas proksimume sudorienten, pasante preter Moloundou, kaj post tio boatetoj povas navigi.[1] Ĉe Ouesso, en la Respubliko Kongo, ĝi eniras en la Sanghan Riveron.[1]

Ĉiujare ŝtelĉasistoj vojaĝas laŭ la Ĝa por iri al Landa Parko Nki, kie elefanta eburo abundas.[2] Fortaj fluoj malallogas dum duono de la jaro, sed post tiam, laŭ ĵurnalisto Jemini Pandya, estas facile predi al bestoj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Dja River. Encyclopædia Britannica (2008). Alirita 2008-09-04.
  2. 2,0 2,1 "Cameroon's Two New National Parks Shelter Forests, Wildlife", Environment News Service, 2005-10-17. Kontrolita 2008-08-28.