Ĝajnismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝajnismo
flago
religio
religio
Komenco 5-a jarcento a.K.E. vd
Antaŭe hinduismo • vedismo vd
Fondinto(j) MahaviraParŝvanato • Rishabhanatha vd
vdr
Jain Prateek Chihna.svg
La oficiala simbolo, Jain Prateek Chihna
Giganta statuo de la Ĝajna sanktulo Gomatesvara, en Karnatako, suda Barato

Ĝajnismoĝainismo (tradicie konata kiel Jain Dharma, sanskrite: जैन धर्म) estas barata religio, iom pli frua ol la budhismo; tiuj du religioj estas la solaj plu vivantaj el la multaj fruhistoriaj skoloj de la ŝramanismo, kiuj oponis la brahmanismon, kiu siavice poste evoluis al la hinduismo. Tiu tamen estis dumtempe influita de la ĝajnismo, precipe pri la ideo de "ne-perforto" (ahimsa); kiel ekzemple tiu praktikata de Mahatma Gandhi.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La PIVa formo "ĝainismo" estas franceca; la hinda radiko jain estas diftonga, ne dusilaba. Ĉi tiu artikolo uzas la formon "ĝajnismo", venantan rekte el la hindaj lingvoj.

La origino de ĝajnismo: tirtankaroj[redakti | redakti fonton]

Kiel la fondinto de la ĝajnismo estas kutime rigardata Vardhamana, ĝenerale nomata Mahavira ("granda viro", sanskrite kaj prakrite Mahâvîra). Neniu certas precize kiam li vivis, sed la tradiciaj jaroj estas de -599 ĝis -517—pli aĝa samtempano de la Budho Gotama. Mahavira estas el la regiono Biharo, kaj li (same kiel Gotama) atingis sian allumiĝon sidante sub arbo. Laŭ la ĝajnismo, Mahavira estas la 24-a tirthankara de nia epoko. Tirthankara estas la ĝajnisma koncepto plej proksima al la budhisma budho; la vorto "ĝajnismo" venas el la hinda vorto jaina, sekvanto de jîna, = la venkinto, kiu estas koncepto paralela al la budhisma arahanto.

En la budhisma palilingva kanono - Tripitako - Mahavira aperas kiel konkurencanto sub la nomo Nigantha Nâthaputta, kaj estas tie forte kritikita.

Kelkaj religihistoriistoj opinias, ke ankaŭ antaŭa tirthankara (la 23-a do), Parŝva, eble vivis dum historia tempo[1][2], verŝajne en la 9-a jarcento a.K.(inter 872 kaj 772 a. K. laŭ tradiciaj fontoj[3]), kaj kolektis kaj kompilis tekstojn kaj tradiciojn pli antikvajn. Se vere, la ĝajnismo estus kelkajn jarcentojn pli aĝa ol la budhismo.

Por la antaŭaj tirtankaroj agnoskitaj en ĝajnismo, la vivpriskriboj historie ne eblas, simple pro absurde fruaj datoj. Ekzemple, la supoza antaŭulo de Parŝvanato (do la 22-a tirtankaro), nomata Ariṣṭanemi aŭ Nēminātha, laŭ ĝajna tradicio vivis 84 000 jarojn antaŭ Parŝvanato: tio estus dum Malnova Ŝtonepoko. Sed Ariṣṭanemi (kaj eble kelkaj eĉ pli fruaj tirtankaroj) eble vere ekzistis, nur ne tiom frue.[1]

Jen la listo de la 24 supozaj tirtankaroj de la prezenta aĝo (pri la koncepto de kosmaj aĝoj, vidu ĉi-sube, en la sekcio Kredoj de ĝajnismo):[4][5]

  1. Rishabha
  2. Ajitnatha
  3. Sambavanato
  4. Abhinandanatha
  5. Sumatinatha
  6. Padmaprabha
  7. Suparshvanatha
  8. Chandraprabha
  9. Pushpadanta aŭ Suvidhinatha
  10. Sitalanatha
  11. S(h)reyansanatha
  12. Vasupujya
  13. Vimalanatha
  14. Anantanatha
  15. Dharmanatha
  16. S(h)antinatha
  17. Kunthunatha
  18. Aranatha
  19. Mallinatha
  20. Munisuvratha
  21. Naminatha
  22. Neminatha aŭ Arishtanemi
  23. Parshvanatha
  24. Mahavira

Kredoj de Ĝajnismo[redakti | redakti fonton]

La mano kun rado ĉe polmo estas simbolo de Ahimsa (malviolento). La vorto meze estas "Ahimsa". La rado reprezentas la darmacakra kiu staras por la solvo halti la ciklon reenkarnigo pere de vero kaj ne-violento.

La ĝajnisma simbolo konsistas el svastiko kaj mano.

Pro alispeca karmo-doktrino, la ĝajnismo estas pli ekstrema ol la budhismo pri ne-perforto, kaj provas eviti perfortaĵojn ne nur intencajn sed ankaŭ ne-intencajn. La ĝajnismaj monaĥoj, male al la budhismaj, vivas ege asketisme kaj entuziasme suferigas sin mem. Anoj estas ofte vegetaraj. Kelkaj monaĥoj vestas maskon por ne enspiri insektojn kaj balaas antaŭ sia vojo. En ekstremaj kazoj, monaĥoj suicidas per nemanĝado.

Same kiel la budhismo, la ĝajnismo ekde la komenco evitis la uzon de la lingvo de la kleruloj, sanskrito; ĝia kanono estas verkita en unu el la prakritoj.

Laŭ la ĝajnisma kosmologio, la universo ne estas kreita; ĝi ĉiam ekzistis kaj ĉiam ekzistos, sed ĉiam ŝanĝiĝadas. Pro tio ne estas en ĝi iu Dio, tial oni nomas ĝi ateista, sed tute malsimilas al ordinaraj ateismo, ĉar ĝi ja kredas je senmorteco de animo, reenkorpoiĝo, ktp (iom simile al ia novplatonismo). Male al la ŝivaismanoj, kaj la budhismanoj, laŭ kiuj la mondo kaj la individuaj animoj estas nur iluzioj, la ĝajnismanoj kredas je la realeco de la substancoj, la materio, kaj, tute malsimila, la spirito. La unua kruda kaj neagiva, la alia ĝiva t.e. animeca, el kiu konsistas la animoj (atman) de tiuj de la plantoj ĝis la plej perfektaj. Tiuj animoj estas nedetrueblaj, individuaj, eternaj. Ĉiaj la formoj detrueblaj kaj malaperontaj plenumiĝadas per eterna nerezistebla forto, kiu estas la rezulto de la antaŭaj agoj de ĉiu estaĵo (Karmo). La animoj vestitaj de supraĵa ŝelo lente evoluas; Per siaj meritoj (Dharmo) (komparu : en kristianismo Sankta Spirito, en antikva Egipto la koncepto de Maat) ili maldikigas iom post iom tiun ŝelon, kaj pograde altiĝas de vegetalo al besteco, poste al la homeco, fina ia dia stato. Senbalasititaj el ĉia materio pere de meditado kaj asketismo (komparu kun la gnostikismo), la animoj iĝas la siddha-oj kiuj, senlime multaj, interpenetriĝas (ne estas proprasenca Dio, ni memoru), kaj ekposedas la feliĉegon de Nirvano aŭ Mokŝa (=liberiĝo) en ia etera ejo.

Ĉirkaŭ ducent jarojn post Mahavira, la ĝajnismo splitiĝis en du skolojn: la pli liberala svetambara, "blanke vestitaj", kies monaĥoj vestis sin blanke kaj kiu akceptas ankaŭ monaĥinojn, kaj la pli konservema digambara, "ĉiele vestitaj", kie la monaĥoj konservis la kutimo de la praa ĝajnismo esti nudaj kaj kiu havas monaĥojn nur virajn.

La antikvaj helenaj filozofoj ekhavis konon pri ili, okaze de la konker-vajaĝoj de Aleksandro la Granda, ili estis de tiuj nomitaj la "Gymnosophistes" (=la nudaj saĝoj).

Praktikoj[redakti | redakti fonton]

Sri Digambar Ĝain Lal Mandir.

La devoj de la laikoj estas malpli severaj ol tiuj de la monaĥoj, kiuj lastaj praktikas ekstreman asketismon. (Do iel similas al Albigensismo.)

  • La laikoj devas respekti 5 malpermesojn (klasike moralajn) kaj cetere: ne manĝi nokte, esti moderaj, ne sin dediĉi al ĉia senutila agado, mediti plurfoje en la tago, fasti almenaŭ po unu fojon semajne, doni almozojn.
  • La monaĥoj devas praktiki: paciencon, humilecon, rektanimecon, verdiron, memregon, asketismon, seksan abstinecon, senposedon, obeon. Ili devas elporti 22 korpajn aŭ spiritajn malagrablaĵojn, inter ili: malsato, soifo, la insektoj, la nudeco, la insultoj, la incitiĝo pro nekompreno.

En la ĝajnismo, same kiel en la budhismo, pro la idealo de ne-perforto jam frue multaj laikoj preferis vivteni sin per komercado, kaj ne devi rekte ekspluati vivantajn estaĵojn. Tial ili specialiĝis en intelektaj, monaj kaj komercaj profesioj, kio donis al ili, malgraŭ ilia malgranda nombro, grandan influon en la hinduja socio, kaj ofte riĉecon (iom simile al la judoj, sed ne pro elekstera persekuto sed deinterna moralaj malpermesoj). Ankoraŭ hodiaŭ, la ĝajnismanoj estas statistike superreprezentataj en la komerca vivo de Barato.
Pro ilia klero-tradicio kaj zorgemo, la plej fidindaj dokumentoj pri antikva historio de Hindio estas ĝajnismaj, ankaŭ ĝajnismaj la plej malnovaj ĝis nun konservitaj hindaj manskribaĵoj.

Anekantavada[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Anekantavada.
Mahāvīra utiligis anekānta amplekse por klarigi la ĝainajn filozofiajn konceptojn (pentrita ĉe Raĝastano, ĉirkaŭ 1900).

La doktrino anekantavada estas unu el la fundamentaj ideoj de Ĝajnismo. Ĝi rilatas al la principoj de plurismo kaj varieco de vidpunktoj, la ideo ke vero kaj realaĵo estas perceptitaj malsame de diversaj vidpunktoj. Ne ekzistas ununura vidpunkto kun la absoluta vero.[6][7]

La ideo kontrastas kun la klopodoj, proklami la absolutan veron kun adhgajanyāyah. Tion oni povas vidi per la parabolo de la "blinduloj kaj la elefanto". En ĉi tiu historio ĉiu homo palpis parton de la elefanto (genuo, kruro, orelo, ktp). Ĉiuj homoj asertis kompreni kaj koni la realan aspekton de la elefanto, sed ili nur povis sukcesi parte kaŭze de siaj limigitaj perspektivoj.[8] Oni povas efektivigi pli formalan alproksimiĝon al ĉi tiu principo, observante ke la objektoj estas senfinaj koncerne al kvalitoj kaj formoj de ekzisto. Tial ili ne povas esti tute komprenitaj en ĉiuj siaj aspektoj kaj manifestacioj pro la finita homa perceptokapablo. Konforme al la ĝainismo, nur la kevalins (la ĉiosciaj estaĵoj) povas kompreni la objektojn en ĉiuj iliaj aspektoj kaj manifestacioj. La aliaj nur kapablas akiri partan konon.[9]

Nayavāda (esperantigeble kiel Najavado) estas filozofia principo proksime rilata: tiu de "partaj vidpunktoj". Laŭ tiu ideo, ĉiu objekto havas senfine multajn ecojn, sed kiam oni priskribas ĝin, oni priparolas nur kelkajn, kaj tio certe ne signifas neon de aliaj ecoj. Oni do havas vidpunkton nur partan; tiun vidpunkton oni nomas sanskrite naya.

SjadvadoSyādvāda (sanskrite: स्याद्वाद, esperantigeble kiel sjadvado) estas la tria principo de ĉi tiu idearo: nome la principo de "kondiĉa prediko". Tiu principo postulas, ke oni diru ĉion per la sanskrita optativa modo (tio ĉi tie signifas necertecon aŭ kondiĉecon), ĝenerale uzante la optativan formon de la verbo as (esti): syāt. Tio necesas pro tio, ke la realeco malsimplas (kaj do oni ne povas plene esprimi ĝin per unuopaj asertoj): ĉiu afero havas multajn ecojn (por uzi sanskritan esprimon: ĉio estas anekāntātmaka), kaj unuopa eco (naya) estas nur parto de la tuto.

La Ĝajna Universala Preĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝajnismaj monaĥinoj meditantaj.

Jen la baza preĝo, kiu la ĝajnismano diras ĉiutage. Laŭ ĝajnismanoj, ĉiujn bonajn laboron kaj eventon oni benu per ĉi tiu preĝado saluta.

Namo Arihantanam: Mi riverencas al la allumiĝintaj estaĵoj.
Namo Siddhanam: Mi riverencas al la liberiĝintaj animoj.
Namo Ayariyanam: Mi riverencas al la religiaj gvidantoj.
Namo Uvajjayanam: Mi riverencas al la religiaj instruistoj.
Namo Loe Savva Sahunam: Mi riverencas al ĉiuj asketoj en la mondo.

Eso Panch Namukkaro: Tiuj kvin riverencoj
Savva Pava Panasano: Povas detrui ĉiujn pekojn.
Mangalancha Savvesin: Inter la sanktaj ripetaĵoj
Padhamam Havai Mangalam: Ĉi tio estas la supera.

Ĝajnaj Agamoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĝajnaj Agamoj.
Steleo prezentanta Jinvani (Śhrut Jnāna) kiu formas la bazon de ĝajnaj agama

Agama (esperantigeble kiel agamoj) estas originalaj tekstoj de ĝajnismo bazitaj sur la diskurso de la tirthankara-oj. La diskurson liverita en samavasarana (dia predikada halo) ili vokas Śhrut Jnāna. Ĝi konsistas el dek unu anga-oj kaj dek kvar purva-oj.[10] La diskurson registris Ganadhara (ĉefaj disĉiploj) kaj ĝi estas kunmetita el dek du anga-oj (departementoj). Oni ĝenerale reprezentas ĝin kiel arbon kun dek du branĉoj.[11] Tio ĉi formas la bazon de la Jaina Agamoj aŭ kanonoj. La ĝajnoj kredas, ke tiuj venis de Rishabhanatha, la unua tirthankara.[12]

La plej fruajn konatajn versiojn de ĝajnaj Agamoj oni skribis en Ardhamagadha Prakrito. Agama estas Sanskrita vorto kiu signifas la 'venon' de doktrinaro per dissendo tra sinsekvaj aŭtoritataj instruistoj.[13]

Influado kaj disvastiĝado de Ĝajnismo[redakti | redakti fonton]

Ĝajnismo jam estis antikvaj religio kaj kulturo en Biharo dum la tempo de Budho kaj Mahavira. Pro tio la ĝajnisma filozofio forte influis la budhisman. Ĝajnismo kaj Hinduismo ankaŭ influis unu la alian dum jarmiloj.

Ĉar ĝajna moralo devigas, ke ĝajnismanoj ne ligiĝu al siaj materiaj posedaĵoj, ili multe elspezis mecenate. Riĉaj ĝajnismanoj pasintece konstruigis multegajn templojn ege belajn kaj multekostajn. Sur la monto de Palitano en Guĝarato konstruiĝis templo, kiu povas enhavi 870 homojn; kaj ĉe la landlimo inter Guĝarato kaj Raĝasthano sur Monto Abu, kie la temploj estas el blanka marmoro, la marmoro-skulptistoj estis pagataj laŭ la kvanto de marmora pulvoro forigita, do ili faris plej ellaboritajn kaj detalo-riĉajn skulptaĵojn. Nunepoke la riĉaj ĝajnismaj mecenatoj prefere fondas malsanulejojn, por la homoj, kaj ankaŭ por la bestoj.

Ĝajnismaj statuoj en Kajocarga (sinteno disperdi la korpon), Kastelo de Gvalior

Historie, la religio ĝajnismo troviĝis ĉie tra suda Azio: en Afganio, Birmo, Nepalo, Bangladeŝo, Srilanko, ktp. Sed ju pli islamo, hinduismo, ktp kreskas en tiuj landoj, des pli ĝajnismo malkreskas, kaj hodiaŭ ĝajnismo estas tre malgranda religio ekster Barato.

La ĝajnismaj komercistoj, male al la budhismaj, ĉefe entreprenis ene de Barato. Dum la budhismo iom post iom disvastiĝis ekster Barato, kaj dum mil jaroj preskaŭ ne troveblis en la lando de sia origino, la ĝajnismo restis religio hinda, kun anoj plejparte en Barato kaj en la hinda diasporo. Tamen, ĉu influo, ĉu paralela evoluo, multaj el iliaj ideoj kaj praktikoj troviĝas en aliaj mistikaj skoloj de la Mezoriento kaj Mediteraneo.

Sekvantoj[redakti | redakti fonton]

La Digambaroj (Sanskrito: दिगम्बर, digambara, traduko: "vestata en aero" aŭ "en la ĉielo" aŭ "en la Mondo") estas religia grupo de plejparte monaĥoj, tre konservema. Kiel indikas la nomo, tiuj eĉ ne vestas sin. Komparu ĉi-supre la nudan statuon de Gomatesvara.

La Ŝvetambaroj (Sanskrito: श्वेताम्बर, śvetāmbara, blank-vestita) estas alia grupo en ĝajnismo, ĝenerale el laikuloj kaj malpli strikta.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Aĉarja Kundakunda estis digambara ĝajnisma monaĥo kaj filozofo, kiu ankoraŭ estas respektata. Li verkis multajn ĝajnismajn tekstojn kiel: Samayasara, Niyamasara, Pancastikayasara, Pravachanasara, Atthapahuda kaj Barasanuvekkha.

Hemaĉandra, aŭ pli esperantlingve Hemaĉandro, estis hindia ĝajnisma sanktulo, fakulo, poeto, matematikisto, filozofo, jogulo, gramatikisto,[14] jurteoriulo,[15][16] historiisto,[17] leksikografo, retorikisto, logikisto, kaj prozodiisto de la 12-a jarcento (ĉirkaŭ 1088 – ĉirkaŭ 1172/1173 a.n.e.).[18] Konsiderita geniulo fare de siaj samtempuloj, li ricevis la titolon kalikālasarvajña, "konanto de ĉiu sciaro siatempe" kaj patro de la Guĝarata lingvo.

Arto kaj arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Detalo de folio, Nasko de la dio Mahavira (24a Ĝajna Tirtankara), el Kalpa Sutra, ĉirkaŭ 1375–1400.

Ĝajnismo grave kontribuis al Hindiaj arto kaj arkitekturo. Ĝajnismaj artoj priskribas legendojn de la vivoj de tirthankara kaj de aliaj gravuloj, ĉefe kun ili side aŭ stare sed ĉiam je medita sinteno. Jakŝa-oj kaj jakŝini-oj, atentantaj spiritoj kiuj gvardias la tirthankara, kutime montriĝas en ili.[19] La plej frua konata ĝajna bildo estas en muzeo de Patna. Ĝi datiĝas proksimume el la tria jarcento a.n.e.[19] Bronzaj bildoj de Pārśva videblas en la Muzeo Princo de Kimrio, Mumbajo, kaj en la muzeo de Patna; tiuj datiĝas el la dua jarcento a.n.e.[20]

Ajagapata estas tipo de vota tabuleto uzata en Ĝajnismo por donaco kaj adorado en la fruaj jarcentoj. Tiuj tabuletoj estas dekorataj per objektoj kaj desegnoj ŝlosilaj en la Ĝajnisma adorado kiel la stupao, la darmoĉakro kaj la triratna. Ili prezentas samtempajn bildojn kaj adorsimbolojn. Nombraj tiaj tabuletoj estis malkovritaj dum elfosadoj ĉe la antikvaj ĝajnismaj lokoj kiel Kankali Tila proksime de Mathurā en Utar-Pradeŝo, Barato. La praktiko donaci tiujn tabuletojn estas dokumentita el la unua jarcento e.n.e. ĝis la tria jarcento n.e.[21][22] Samavasarana, preĝejo de tirtankara kun variaj estaĵoj koncentrite metitaj, estas grava temo de ĝajnisma arto.[23]

Turo Kirti Stambh en la fortikaĵo de Ĉitorgar, 12-a jarcento n.e.

La Ĝajnisma turo Kirti Stambh en Ĉitorgar, Raĝastano, estas bona ekzemplo de Ĝajnisma arkitekturo.[24] Dekoraciitaj manuskriptoj estas konservataj en Ĝajnismaj bibliotekoj, kaj enhavas diagramojn pri la ĝajnisma kosmologio.[25] Plimulto el la pentraĵoj kaj ilustraĵoj priskribas historiajn okazaĵojn, konatajn kiel Panĉ Kaljanaka, pri la vivo de tirtankara. Riŝabha, la unua tirtankara, estas kutime priskribita ĉu en lotusa sintenokajocarga, nome stara sinteno. Li distingiĝas el aliaj tirtankara pro la longa hararo falanta ĝis liaj ŝultroj. Ankaŭ virbovaj bildoj aperas en liaj skulptaĵoj.[26] En pentraĵoj, oni priskribas okazaĵojn de lia vivo, kiel lia geedziĝo kaj Indro markante lian frunton. Aliaj pentraĵoj montras lin prezentanta ceramikan bovlon al siaj sekvantoj; li estas ankaŭ vidita pentranta domon, teksanta, kaj vizitata de sia patrino Marudevi.[27] Ĉiu el la 24 tirtankara estas asocia kun distingaj emblemoj, kiuj estas listigitaj en tekstoj kiel Tilojapannati, Kahavaali kaj Pravakanasaarodhara.[28]

Temploj[redakti | redakti fonton]

Ĝajnisma templo, nome DerasarBasadi, estas preĝejo.[29] Temploj enhavas bildojn de tirtankara, kelkaj fiksitaj, kelkaj moveblaj.[29] Tiuj estas staciitaj en la interna sanktejo, unu el la du sanktaj zonoj, dum la alia estas la ĉefa ejo.[29] Unu el la bildoj estas markita kiel moolnajak (unuaranga diaĵo).[30] Manastambha (honorkolono) estas piliero kiu estas ofte konstruita antaŭ ĝajnismaj temploj.[31] Templokonstruado estas konsiderata merita agado.[32]

Antikvaj ĝajnismaj monumentoj estas en Montetoj Udaigiri proksime de Bhelsa (Vidiŝa) kaj la templo Pataini en Madhja Pradeŝ, la grotoj Ellora en Maharaŝtra, la temploj Palitana en Guĝarato, kaj la ĝajnismaj temploj en Dilvara proksime de la Monto Abu, Raĝastano.[33][34] La templo Ĉaŭmuĥa en Ranakpur estas konsiderata unu el la plej belaj ĝajnismaj temploj kaj estas famaj pro siaj detalhavaj ĉizaĵoj.[35] Laŭ la ĝajnismaj tekstoj, Ŝiĥarji estas la loko kie 20 aŭ 24 ĝajnismaj Tīrthaṅkaras kun multaj aliaj monaĥoj atingis mokŝa (mortis sen renaskiĝo, kun siaj animoj en ŝidhashila). Ŝiĥarji estas en nordorienta Ĝarkando adorata pilgrimejo.[36] Kelkaj tekstoj referencas la lokon kiel Monto Sammeta.[37] La Palitana temploj estas la plej sankta adorejo por la sekto Śvētāmbara Murtipujaka.[38] Kun Ŝiĥarji ambaŭ lokoj estas konsiderataj la plej sanktaj el ĉiuj pilgrimejoj fare de la Ĝajnisma komunumo.[39] La komplekso de Ĥajuraho kaj la ĝajnisma templo Narajana de Pattadakal estas parto de la Monda heredaĵo de Unesko.[40][41] Ŝravanabelagola, Saavira Kambada Basadi aŭ 1000 pilieroj kaj Brahma Ĝinalaja estas gravaj ĝajnismaj centroj en Karnataka.[42][43][44] En kaj ĉirkaŭ Maduraj, estas 26 grotoj, 200 ŝtonlitoj, 60 surskribaĵoj, kaj ĉirkaŭ 100 skulptaĵoj.[45]

La grotoj de la dua ĝis la unua jarcento a.n.e. Udajagiri kaj Ĥandagiri estas riĉaj grotoj kun ĉizaĵoj de tirthanakara kaj diaĵoj kun surskribaĵoj kiel la surskribo de la Elefanta Groto en Hathigumfa.[46][47] Ĝajnismaj grototemploj en Badami, Mangi-Tungi kaj Ellora estas konsiderataj gravaj vizitejoj.[48] La templo de la groto Sittanavasal estas fajna ekzemplo de ĝajnisma arto kun grua grotoŝirmejo kaj mezepoka elroka templo kun elstaraj fresko pentraĵoj kompareblaj al Aĝanta. Ene estas 17 ŝtonlitoj kun tamil-brahmaj surskribaĵoj de la dua jarcento a.n.e.[49] La templo de Kalugumalai de la oka jarcento n.e., markas la revenon de Ĝajnismo en Suda Barato.[50]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Heinrich Zimmer, Philosophies of India, p. 224-226
  2. http://www.jainworld.com/jainbooks/images/18/Life_of_Parshva.htm[rompita ligilo]
  3. Pli precize: proksimume 250 jarojn antaŭ Mahaviro. La datoj cititaj ĉi tie venas el Heinrich Zimmer, Philosophies of India, p. 183
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-11-22. Alirita 2016-11-24.
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-08-16. Alirita 2016-11-24.
  6. Paul Dundas (2002), p. 231
  7. John M. Koller (julio de 2000), p. 400-407
  8. Marilynn Hughes (2005) pp. 590-591
  9. Padmanabh Jaini (1998) p. 91
  10. Champat Rai Jain 1929, p. 135.
  11. Champat Rai Jain 1929, p. 136.
  12. Natubhai Shah 2004, p. 12.
  13. Dundas 2002, p. 60.
  14. Datta, Amaresh. (1987) Encyclopaedia of Indian Literature: A-Devo (angle). Sahitya Akademi, p. 15–16. ISBN 978-81-260-1803-1.
  15. A Short History of Jaina Law”, p. 5. 
  16. Hemachandra | Jaina author | Britannica (angle). Alirita 2022-02-07.
  17. Singh, Upinder. (2008) A History of Ancient and Early Medieval India: From the Stone Age to the 12th Century (angle). Pearson Education India, p. 241. ISBN 978-81-317-1677-9.
  18. Datta, Amaresh. (1987) Encyclopaedia of Indian Literature: A-Devo (angle). Sahitya Akademi, p. 15. ISBN 978-81-260-1803-1.
  19. 19,0 19,1 Natubhai Shah 1998, p. 184.
  20. Umakant P. Shah 1987, p. 95.
  21. Kishore 2015, pp. 17–43.
  22. Jain & Fischer 1978, pp. 9–10.
  23. Wiley 2009, p. 184.
  24. Owen 2012a, pp. 1–2.
  25. Natubhai Shah 1998, p. 183.
  26. Natubhai Shah 1998, p. 113.
  27. Jain & Fischer 1978, p. 16.
  28. Natubhai Shah 1998, p. 187.
  29. 29,0 29,1 29,2 Babb 1996, p. 66.
  30. Babb 1996, p. 68.
  31. Settar 1989, p. 195.
  32. Sangave 2001, p. 188.
  33. . Plan to beautify Khandagiri – Monument revamp to attract more tourists. The Telegraph (23a de Junio 2015). Arkivita el la originalo je 23a de Februaro 2016. Alirita 16a de Februaro 2016.
  34. Cunningham, Alexander. (1879) Report of a Tour in the Central Provinces in 1873–74 and 1874–75, Archaeological Survey of India 9. Office of the Superintendent of Government Printing.
  35. Sehdev Kumar 2001, p. 106.
  36. Cort 2010, pp. 130–133.
  37. Jacobi 1964, p. 275.
  38. Berger 2010, p. 352.
  39. "Murtipujakas, Jainism", Encyclopedia of World Religions (PHILTAR). Division of Religion and Philosophy, St Martin's College. Arkivita el la originalo je 13a de Oktobro 2007. Alirita 13a de Oktobro 2007.
  40. Khajuraho Group of Monuments. UNESCO World Heritage Centre. Arkivita el la originalo je 18a de Februaro 2017. Alirita 14a de Marto 2017.
  41. Group of Monuments at Pattadakal. UNESCO World Heritage Centre. Arkivita el la originalo je 26a de Marto 2014. Alirita 14a de Marto 2017.
  42. Butalia & Small 2004, p. 367.
  43. Fergusson 1876, p. 271.
  44. Pandya 2014, p. 17.
  45. . Namma Madurai: History hidden inside a cave. The Hindu (31a de Oktobro 2012). Arkivita el la originalo je 3a de Januaro 2014. Alirita 15a de Novembro 2013.
  46. Dravidi Or Kalinga Syllabary. proel.org. Arkivita el la originalo je 1a de Decembro 2018. Alirita 13a de Januaro 2019.
  47. Upinder Singh 2016, p. 460.
  48. Owen 2012a, p. 50.
  49. . Preserving the past. The Hindu (3a de Februaro 2010). Arkivita el la originalo je 3a de Januaro 2014. Alirita 15a de Novembro 2013.
  50. Arittapatti inscription throws light on Jainism. The Hindu (15a de Septembro 2003). Arkivita el la originalo je 23a de Novembro 2013. Alirita 15a de Novembro 2013.

Literaturo[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jainism en la angla Vikipedio.