Ĝamal Ĥaŝokĝi
Aspekto
Ĝamal Ahmad Ĥaŝokĝi, en angla transskribo Jamal Khashoggi, arabe جمال أحمد خاشقجي [ĝama:l ĥa:ŝokĝi] (naskiĝis la 13-an de oktobro 1958 en Medino; mortis la 2-an de oktobro 2018 en Istanbulo) estis saud-arabia ĵurnalisto kritikanta kontraŭ la tiea reĝimo. Ekde 2017 li vivis en Usono kaj laboris interalie por la Washington Post. La 2-an de oktobro 2018 li eniris saudian ĝeneral-konsulejon en Istanbulo kaj estis ekde tiam malaperinta. Plurajn semajnojn poste Sauda Arabio konfesis esti murdinta lin.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Staatsanwalt in Riad: Tötung Khashoggis geschah „mit Vorsatz“. En: Süddeutsche Zeitung, 25-a de oktobro 2018.

