Ĝanje

| Ĝanje | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| duanivela urbo urbego | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 734000 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 1 199 515 (2010) [+] | ||
| Loĝdenso | 31 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 38° 56′ N, 100° 27′ O (mapo)38.93545100.45529Koordinatoj: 38° 56′ N, 100° 27′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 38592,06 km² (3 859 206 ha) [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Ĝanje, per simpligita ĉina skribo 张掖, per tradicia ĉina skribo 張掖, per pinjino Zhāngyè, laŭ poŝta servo Changyeh, antaŭe konata kiel Kanchow estas prefektujnivela milionurbo en provinco Gansuo en Ĉina Popola Respubliko. La loknomo ankaŭ estis konata kiel Ganĝou, nomita laŭ la dolĉaj akvoj en la oazo. Alternativa teorio asertas, ke "Gan" devenis de la monteto proksime al la urbo. La nomo aperas en la "Vojaĝoj" de Marko Polo kiel Campichu.

Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2020 la prefektujnivela loĝantaro estis 1 131 016 homoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La kuntirita milionurbo kuŝas sur areo 39 437 km² kaj administras 6 dividojn. Uvej (Gansuo) troviĝas 221, provinca sidejo Lanĝoŭo 435, ĉefurbo Pekino 1375, Ŝanhajo 2092 km laŭ [rompita ligilo].
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝanje estis establita de la Okcidenta Han-dinastio en 111 antaŭ Kristo. La prefektujnivela urbego kuŝas laŭ la antikva vojo de la Silka Vojo, tio determinis la gravecon ĝis la modernaj tempoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]
La prefektujnivela milionurbo estas grava regiona agrikultura centro, kvankam ĝi estis grave difektita de troarbarigo en la 19-a jarcento. La turismo aktive disvolviĝas en la nacia geologia parko.
Edukado
[redakti | redakti fonton]En Ĝanje universitato funkcias kun ĉirkaŭ dek mil studentoj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La milionurbo estas atingebla voje, trajne kaj flugmaŝine.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato estas malvarma dezerta klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen: BWk kun tre varmaj someroj kaj malvarmaj kaj tre sekaj vintroj. La jara averaĝa temperaturo estas 8 °C kaj varias inter 1-17 °C. Jare averaĝe pluvas nur 132 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, preskaŭ ĉio falas de majo ĝis septembro. La vintroj estas tiel sekaj, ke neĝo estas ekstreme malofta.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- pluraj preĝejoj
- Nacia Geologia Parko
- statuo de Marko Polo kaj aliaj statuoj
- templo de la Granda Budho, kiu enhavas la plej grandan kuŝantan Budho-statuon en la lando
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans










