Saltu al enhavo

Ĝaotong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝaotong
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 657000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 092 611  (2020) [+]
Loĝdenso 227 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 27° 20′ N, 103° 43′ O (mapo)27.33284103.71445Koordinatoj: 27° 20′ N, 103° 43′ O (mapo) [+]
Alto 1 926 m [+]
Areo 22439 km² (2 243 900 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Ĝaotong (Ĉinio)
Ĝaotong (Ĉinio)
DEC
Lokigo de Ĉinio en mondo
Situo de Ĝaotong

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zhaotong [+]
vdr

Ĝaotong, per simpligita ĉina skribo 昭通, per pinjino Zhāotōng estas milionurbo je prefektuja nivelo en provinco Junano en Ĉina Popola Respubliko. Ĝi estas ankaŭ romkatolika diocezo.

Administra centro

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2020 la prefektujnivela loĝantaro estis 5 092 611 homoj, dum la urba areo mem estis 589 260.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La kuntirita urbego kuŝas en montaro sur areo 22 440 km² averaĝe 1926 m super la marnivelo kaj administras 11 dividojn. Ŝanhajo troviĝas 1775, ĉefurbo Pekino 1822 km aere laŭ [1].

Tiu areo havas historiajn kaj kulturajn ligojn al la siĉuana baseno. Dum la historio ĝi apartenis al pluraj dinastioj, la administraj limoj ofte ŝanĝiĝis.

La prefektujnivela milionurbo estas preskaŭ ekskluzive agrikultura, kio signifas ankaŭ malriĉecon. La ĉefaj agrikulturaj produktoj estas la pomo kaj tabako. Tamen estas ankaŭ industrioj, kiel minado de lignitoj kaj cementofabrikado, krome akvoenergiaj centraloj donas kurenton.

La plej altnivela eduko okazas en la lokaj universitato kaj 2 altlernejoj.

Stacidomo

Ĝaotong estas bone alirebla trajne kaj ĉefvoje, krome ekzistas enlanda flughaveno kaj laŭrivera haveno.

La klimato estas modera subtropika montara klimato laŭ la klimata klasifiko de Köppen: Cwb kun kun malvarmetaj, sekaj vintroj kaj varmaj, humidaj someroj. La jara averaĝa temperaturo estas 12 °C kaj varias inter 8-19 °C. Jare averaĝe pluvas aŭ neĝas 678 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed la precipitaĵo koncentriĝas inter junio-aŭgusto, inter decembro-februaro apenaŭ estas precipitaĵo.

Bildoj pri urbo Ĝaotong
Placo de Prezidanto
Strato
Aĉetstrato
Ponto
Memorsalono
Altlernejo
Banko
Moskeo


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • diversaj preĝejoj
  • Nacia Arbara Parko

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans