Ĝardena nano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĝardena nano kun ĉarumo

Ĝardena nano (aŭ ĝardena gnomo) estas statuo, prezentanta folkloran nanon, gnomon, koboldon ktp, kiun oni uzas por ornami sian ĝardenon.

Ĝardenaj nanoj estas kreitaj ĝenerale el ĉipa materialo kiel gipso, terakotoplasto; figuras maljunajn viretojn kun rozkolora haŭto, ruĝa ĉapo, blanka barbo kaj akre koloraj vestoj. Ili tenas diversajn ĝardenajn ilojn: ĉarumon (uzatan kiel florpoto), akvumilon, segilon, hakilon; aŭ muzikilojn: akordionon, violonon, sakŝalmon.

Iliaj tradiciaj kunuloj estas statuoj de cervinoj, fungoj, putoj el pneŭoj kaj malgrandaj ventmuelejoj.

Iuj modernaj ĝardenaj nanoj estas inspirataj de la bildoj de la sep nanoj de Neĝulino el la desegnofilmo fare de Walt Disney.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nano de ĝardeno de la 1990-aj jaroj

Iuj asertas, ke la unuaj ĝardenaj nanoj estis figuroj de la egipta dio Beso.

Pli malfrue, en la Ĝardeno de Boboli en Florenco oni povas vidi la statuon de la nano Pietro Barbino, fare de Valerio Cigoli.

La unuaj popularaj ĝardenaj nanoj estis fabrikataj en la urbo Gräfenroda (Turingio, Germanio) je la 17a jarcento. Ili disvastiĝis en Svision, Aŭstrion kaj aliajn landojn. Germanio gastigas 27 milionojn da nanoj de ĝardeno.

En 1847 la brito Sir Charles Isham venigis 21 ĝardenajn nanojn el Germanio por ornami sian domon en Northamptonshire.


En la 1990-aj jaroj la ĝardenaj nanoj reviviĝis kun la reveno de la kiĉa modo. Estis kreitaj nanoj en ridindaj (eĉ pornografiaj) pozicioj, vestitaj kiel huliganoj aŭ batalistoj, ĵetontaj bombojn, murdontaj aŭ murditaj.

Aperis ĝardenaj naninoj, ofte seksallogaj (almenaŭ, vidpunkte de nanoj).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]