Ĝardenado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝardenado estas aktiveco kreskigi plantojn en ĝardeno, ofte ĉe la loĝdomo, plejofte por ornamaj celoj sed foje ankaŭ por manĝado. Ĝardenado estas farata pro ekonomia, hobiaestetika motivoj.

La termino povas rilati al konservado de ĝardeno sur malgranda skalo kiel ekzemple privata ĝardeno en la korto de domo al publikaj ĝardenoj kiuj disvastiĝas sur granda areo.

La grado de implikiĝo de la homoj kiuj konservas la plantojn en sia ĝardeno kaj la uzado de la ĝardeno en la urbaj kaj kamparaj lokoj diferencas ĝardenlaboron de agrikulturo kaj forstado. Ĝardenado pro ekonomia motivo diferencas de agrikulturo je intenseco kaj grandeco de areo. Specoj de ĝardenado:

Plani kaj desegni ĝardenojn estis populara arto ĉefe en Japanio, Francio kaj Anglio, kie aliroj kaj stiloj de pejzaĝa arkitekturo nomitaj " japana ĝardeno ", " franca ĝardeno " kaj " angla ĝardeno " ankaŭ estis evoluigitaj.

La ĝardenisto devas prizorgi kaj purigi la ĝardenon. Pritondado de folioj kaj branĉoj, purigado de la ĝardeno (per balailo aŭ folioblovilo), traktado de fiherboj kaj plantado de novaj plantoj estas parto de la ĉiutaga prizorgado de la ĝardeno.

La ĝardenindustrio inkluzivas profesiulojn kaj servojn kiel ekzemple ĝardenistoj, produktante plantvartejojn, vendante ĉe plantvartejojn, ĝardenlaboristajn entreprenistojn, pejzaĝajn arkitektojn, kaj manaĝerojn de ĝardenlaborejoj en aŭtoritatoj kaj publikaj institucioj.

Ĝardenadaj iloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]