Ĝardeno Kampo de la Maŭro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝardeno Kampo de la Maŭro
Publika parko
parko [+]
Koordinatoj40° 25′ 6″ N, 3° 43′ 9″ U (mapo)40.4182-3.71905Koordinatoj: 40° 25′ 6″ N, 3° 43′ 9″ U (mapo) [+]

Ĝardeno Kampo de la Maŭro (Madrido)
Ĝardeno Kampo de la Maŭro (Madrido)
DEC
Ĝardeno Kampo de la Maŭro
Ĝardeno Kampo de la Maŭro
Map
Ĝardeno Kampo de la Maŭro

Vikimedia Komunejo:  Campo del Moro [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Vidaĵo de la Kampo de la Maŭro, de la okcidenta flanko. Fone, la Madrida Reĝa Palaco.
Vidaĵo de detalo de la ĉefa promenejo

La ĝardeno Kampo de la Maŭro, hispane Campo del Moro, troviĝas en Madrido, ĉefurbo de Hispanio. Ĝi estis deklarata kiel art-historia interesaĵo en 1931, okupas areon de ĉ. 20 hektaroj, kiuj etendiĝas de oriento al okcidento, ekde la okcidenta fasado de la Reĝa Palaco ĝis la Promenejo de la Virgulino de la Montopasejo. De nordo ĝis sudo ĝiaj limoj estas markitaj de la Rondo de Sankta Vicento, la Rondo de la Vega kaj la Parko Ateno.

Tiu ĉi ĝardeno estas unu el la ĝardenigitaj spacoj kiuj ĉirkaŭas la Reĝan Palacon, sed, diference de la aliaj du (la Ĝardeno Sabatini kaj la Placo de Oriento), pri ĝi okupiĝas ne la Madrida Urbodomo, sed la Hispana Nacia Heredaĵaro.

Nomo de la Ĝardeno[redakti | redakti fonton]

La terenoj, kie situas la Reĝa Palaco kaj la valo de la rivero Manzanaro, estis konata kiel Kampo de la Maŭro ekde la 19-a jarcento. Tiu ĉi nomo venas de la promociantoj de la ĝardenoj, kiuj serĉis nomon por la ĝardeno laŭ historiaj epizodoj okazintaj tie. Tiu okazintaĵo estis la atako kontraŭ la urbo, kie ĉefrolis la militista gvidanto Ali-Ben-Jusufo, kiu en la jaro 1109 intencis rekonkeri la lokon de Madrido, tiam en manoj de la kristanoj. Laŭŝajne, li kune kun la trupoj restis en la loko, en kiu nun troviĝas la ĝardenoj.