Ĝelfa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sabloŝtormo en Ĝelfa.

ĜelfaĜelfo (en franca Djelfa, arabe الجلفة al-Ǧilfah) estas la ĉefurbo de la Provinco Ĝelfa, Alĝerio kaj la loko de antikva urbo kaj episkopujo Fallaba, kiu restas kiel romkatolika titulara episkopujo.

Ĝi havas 339,248 loĝantojn (laŭ la censo de 2008). La urbo kuŝas ĉe la kunejo de la ŝoseoj N1 kaj N46.

Ĝi estas mezgranda urbo, en nord-centra Alĝerio, ĉe la montaro Uuled Nail je alto de 1,138 m. Ĝi estas situa inter la urboj Bussada kaj Laguat.

La ĉirkaŭa regiono dum jarcentoj estis renkontiĝejo de la popolo Uled Nail, kiu loĝis en tendoj kun nigraj kaj ruĝaj strioj kaj postulas descendon el la Islama profeto, Muhammad.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]