Ĝendarmo kaj ĝendarminoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝendarmo kaj ĝendarminoj
jen bildigo de la ĝendarmo ĉe garaĝa pordo
jen bildigo de la ĝendarmo ĉe garaĝa pordo
filmo
Originala titolo Le Gendarme et les Gendarmettes
Produktadlando  Francio
Originala lingvo franca
Kina aperdato 1982
Daŭro 99 minutoj
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Jean Boffety
Reĝisoro(j) Jean Girault • Tony Aboyantz
Scenaro Jacques Vilfrid
Filmita en Saint-Tropez • Hyères
Loko de rakonto Saint-Tropez
Muziko de Raymond Lefèvre
Ĉefrolantoj Louis de Funes, Michel Galabru kaj multaj aliaj
IMDb
vdr
La filmo komenciĝas per translikiĝo de la ĝendarmoj al nova ĝendarmejo en Saint-Tropez - jen ĝi.

Ĝendarmo kaj ĝendarminoj (france Le Gendarme et les Gendarmettes‎) estas franca filmo aperinta en 1982 kaj originale filmita en la franca lingvo. Temis pri la lasta el ses konataj filmoj, post Ĝendarmo el Saint-Tropez, Ĝendarmo en Novjorko, Ĝendarmo geedziĝas, Ĝendarmo en emeriteco kaj Ĝendarmo kaj eksterteranoj. En tiuj ĉi filmoj rolis Louis de Funes, Michel Galabru kaj multaj aliaj konataj francaj aktoroj.

Rilate sian ĝenron, ĉiuj ses filomj rigardeblas kiel komedia filmo kaj ĉiuj lokiĝas en Saint-Tropez, fama somerrestadeja havenurbo borde de la Mediteranea Maro en la regiono Bordo Lazura aŭ Franca Riviero, tiu ĉi filmo ankaŭ en la apuda urbo Hyères.

La filmo havas entutan daŭron de 99 minutoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


filmado de la antaua filmo Ĝendarmo kaj eksterteranoj