Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj
internacia parlamento • principal organ of the United Nations
Komenco 1945 vd
Sidejo Sidejo de UN
Ĉefestro(j) Csaba Kőrösi • María Fernanda Espinosa • Tijjani Muhammad-Bande • Abdulla Shahid • Dennis Francis vd
Lingvoj

araba lingvo
ĉina lingvo
angla lingvo
franca lingvo
rusa lingvo
hispana lingvo

Filioj UNICEFProgramo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado • United Nations System Staff College • United Nations Commission on International Trade Law • Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj.

La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (angle United Nations General Assembly, mallongige UNGA) estas la plena kunveno de la membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj. Ĉiun membroŝtaton povas reprezenti ĝis kvin personoj.

La Ĝenerala Asembleo kontrolas kaj akceptas la budĝeton de Unuiĝintaj Nacioj (artikolo 17 1, UN-ĉarto). Aldonaj taskoj estas konsilado kaj akcepto de rekomindaj rezolucioj. La Ĝenerala Asembleo povas trakti fakte ĉian demandon kun internacia graveco, krom se samtempe la Konsilio de Sekureco ĝin traktas (artikolo 10, UN-ĉarto).

Trivialaĵo[redakti | redakti fonton]

En 1960 dum protestoplena kunveno Nikita Ĥruŝĉov montris sian malkontenton, frapante la tablon per sia formetita ŝuo.

En 1974 Jaser Arafat parolonte aliris la pupitron kun pistolo ĉeflanke.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]