Ĝenerala Sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ĝenerala Sekretario de la Komunisma Partio de Ĉinio, oficiale nomita la Ĝenerala Sekretario de la Centra Komitato de la Komunisma Partio de Ĉinio, estas la estro de la Komunisma Partio de Ĉinio kaj la plej altranga postenulo en la Ĉina Popola Respubliko. Tiu ofico estas kutime konsiderata kiel la Supera Gvidanto de Ĉinio, unu-partia komunisma ŝtato.

La nuna Ĝenerala Sekretario estas Xi Jinping, kiu prenis oficecon la 15an de novembro 2012 kaj estis reelektita la 25an de oktobro 2017.

  • Ĝeneralaj Sekretarioj kaj Superaj Gvidantoj –
  • Mao Zedong, Prezidanto (1945–1976), Supera Gvidanto (1949–1976)
  • Hua Guofeng, Prezidanto (1976–1981), Supera Gvidanto (1976–1978)
  • Deng Xiaoping, Supera Gvidanto (1978–1989)
  • Hu Yaobang, Prezidanto (1981–1982), Ĝenerala Sekretario (1982–1987)
  • Zhao Ziyang, Ĝenerala Sekretario (1987–1989)
  • Jiang Zemin, Ĝenerala Sekretario (1989–2002), Supera Gvidanto (1989–2002)
  • Hu Jintao, Ĝenerala Sekretario (2002–2012), Supera Gvidanto (2002–2012)
  • Xi Jinping, Ĝenerala Sekretario (2012–nun), Supera Gvidanto (2012–nun)