Ĝenerala germana biografiaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Allgemeine Deutsche Biographie
skribita verko • biografia vortaro
Aŭtoroj
Aŭtoro diversaj aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1875
Loko Leipzig
Eldonejo Duncker & Humblot
Ĝenro enciklopedio
vdr

La Ĝenerala Germana Biografiaro - germane Allgemeine Deutsche Biographie (ADB) - estas biografia leksikono, publikigita en 1875-1912 (kaj represita en 1967-1971) en 56 volumoj de la historia komisiono ĉe la Bavara Akademio de Sciencoj de Munkeno sub la redaktado de Rochus von Liliencron kaj estis publikigita en la libroeldona urbo Lepsiko fare de la eldonejo Duncker & Humblot]. La ADB estas unuaklasa referenca verkaĵo por proksimume 26 500 homoj kiuj mortis antaŭ 1900 kaj laboris en germanlingvaj landoj. Ĉi tio ankaŭ inkluzivas Nederlandon ĝis la jaro 1648.

Titolpaĝo de la unua volumo de la Ĝenerala Germana Biografio el 1875

La posteulo de la ADB estas la Nova Germana Biografiaro (NDB), kiu ankoraŭ ne estis finita. Krom la NDB, la ADB estas la aŭtoritata germana nacia leksikono pri biografioj. Elektronika versio de la ADB estas parto de la datumbazo "Germana Biografiaro". La retejo enhavas ĉiujn artikolojn de la ADB en plena teksto kaj kompletan indekson, kiu ankaŭ inkluzivas la enskribojn de la Nova Germana Biografiaro (NDB).