Saltu al enhavo

Ĝenerala inkvizitoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Papo kaj la inkvizitoro (1884) de la franca pentristo Jean-Paul Laurens.

La Ĝenerala inkvizitoro[1]Granda inkvizitoro (latine Inquisitor generalis) estis la plej alta oficiala aŭtoritato de la Hispana Inkvizicio. La unua kaj probable la plej fama estis Tomás de Torquemada, dominikana monaĥo, prioro de la konvento Santa Cruz la Real ("sankta kruco la reĝa") en Segovio, kiu oficis kiel ĝenerala inkvizitoro inter la jaroj 1483 kaj 1498. En Esperanto laŭ PIV li estas nomebla Torkemado, kaj la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto de 2020 priskribas lin kiel "simbolo de fanatikeco kaj krueleco".[2] Alia pli konata reprezentanto estis la tria ĝenerala inkvizitoro, Francisco Jiménez de Cisneros, kardinalo kaj ĉefepiskopo de Toledo, kiu funkciis kiel ĝenerala inkvizitoro inter la jaroj 1507 kaj 1517, sed sole en la reĝlando Kastilio (kontraste al la reĝlando Aragono).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. artikolo inkvizitoro en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la unua presita eldono de 1970, paĝo 430
  2. artikolo Torkemado en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la unua presita eldono de 1970, paĝo 1122.