Ĝenerala krizo de la 17-a jarcento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sieĝo de Magdeburgo, 1631. Tiu germana urbo estas ekstrema ekzemplo de la krizo de la 17-a jarcento. Ĝi pasis de 30 000 loĝantoj ĝis malpli ol 3 000 kiel konsekvenco de tiu militago kaj la posta rabado de la urbo. Fine de la Tridekjara Milito (1618-1648) ĝi havis malpli ol kvin cent.

La krizo de la 17-a jarcento estis termino por ĝenerala unujarcenta krizo kiun la historiografio aplikas, diversgrade, al la interpretado de la historia disvolvigo dum tiu jarcento en tuta Eŭropo kaj la mondoregiono de Mediteraneo.

Aspektoj de la krizo[redakti | redakti fonton]

  • Klimata krizo (nome la malgranda glacia epoko, nura konsiderebla aŭtonoma)
  • Ekonomia krizo (la Fazo B de jarcenta recesio kiu sekvas al la Fazo A de ekonomia prospero kaj prez-revolucio de la 16-a jarcento),
  • Socia kaj politika misordo, kiu rezultis en katastrofaj militoj (krizo de 1640 en Hispanio, Frondo en Francio, Angla enlanda milito, kaj ĉefe la Tridekjara Milito en Centra Eŭropo)
  • Demografia krizo (pliigo de la ofteco kaj graveco de malsategoj kaj epidemioj, senhomigo de Suda kaj Centra Eŭropoj)
  • Ideologia krizo (kiel oni interpretis la Barokon), kaj en arto kaj en literaturo eĉ en montdorigardo. La moderna scienco kaj tio kion ekde Paul Hazard oni nomis "krizo de la eŭropa konscio" aperis fine de la jarcento kaj preparis la sekvan klerisman jarcenton.

Ekzemple en Hispanio[redakti | redakti fonton]

La hispana monarkio karakteriziĝis ĉar la loĝantaro registris gravan malpliigon. La kauzoj povis esti jenaj:

  1. Migrado al nova kontinento.
  2. Perdoj okazigitaj de la militoj.
  3. Forpelo de la moriskoj.
  4. Pestoj kaj epidemioj.

La agrikulturo malbonigis okazigante malsategon kaj epidemiojn. Multaj kamparanoj abandonis la terojn por iri al urboj vivante kiel pikaroj aŭ almozuloj. Ankaŭ la brutobredado malpliiĝis pro sekego de la paŝtejoj kaj pro la detruo okazigita de la diversaj iberiaj militoj. Industrio kaj komerco malpliiĝis kaj la elĉerpigo de multaj amerikaj minoj malpliigis la alvenon de oro kaj arĝento el Indias (Ameriko). La Reĝa Trezoro deklaris bankroton kelkajn fojojn.

Estis socia modelo de nobela tipo en kiu la kapitalojn oni dediĉis al aĉetado de teroj, domoj aŭ luksaĵoj. Aliflanke de la malmultaj privilegiitoj estis enorma malriĉega homamaso: la kamparanoj estis perdintaj siajn terojn, la metiistoj malriĉiĝis pro la eksterlanda konkurenco kaj la hidalgoj apenaŭ pocis elteni sin el siaj teroj. Nur la Regno Aragono malpli suferis la krizon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • AVILÉS, Miguel (1986). El siglo XVII (Vol. XVI Gran historia universal). Madrid: Nájera kaj Club Internacional del Libro. ISBN 8484616700.
  • ASTON, Trevor eld. (1965). Crisis en Europa 1560-1660. Madrid: Alianza. ISBN 84-206-2359-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Crisis del siglo XVII en la hispana Vikipedio.