Ĝenerala kuracisto
La ĝenerala kuracisto estas specialisto pri ĝenerala medicino, ankaŭ konata kiel familia kuracisto.
Historio
[redakti | redakti fonton]Komence estis nur kuracistoj, sed pro evoluo de la medicina praktiko disiĝis pluraj specialistoj, ekzemple kirurgoj, akuŝistoj, dentokuracistoj, ktp. Poste restis la restintaj kuracistoj havantaj novan nomon internistoj. Aliparte la kuracado estas pli efika, se estas zorganta kuracisto, kiu respondecas pri sano de homoj en areo de homoj. La sistemo ne estas sama en landoj, tiu dependas de financa stato de la lando kaj historio.

Sistemo en Hungario
[redakti | redakti fonton]Ĉirkaŭ 1-2 mil da plenkreskuloj apartenas al ĝenerala kuracisto, kiu persone konas ĉiujn plenkreskulojn kaj ri havas pri la pacientoj sanstatajn datenojn, nun jam komputile, pli frue papere. Se iu malsaniĝas, tiu iras al la kuracejo kaj anonciĝas al la familia kuracisto. Tamen estas labortempo de la kuracisto, ekster tiu tempo la zorganto estas la deĵoranto. Se la malsanulo havas febron aŭ en aliaj kazoj ri ne povas iri al kuracisto, tiam ri mesaĝas al la kuracisto. Estas esceptoj, se okazis akcidento, ri vokas la ambulancon aŭ estas malsanproblemo ekzemple pri okulo, orelo, ri rekte iras al hospitalo aŭ en ĉefa kuracejo. La ĝenerala kuracisto ekzamenas la pacienton kaj skribas kuracilon kun konsiloj. Ankaŭ okazas, ke la malsano estas speciala, tiam li sendas rin al ĉefa kuracejo, respektive malsanulejo. Se la paciento ne povas iri, la kuracisto zorgas pri ambulanca aŭto.
La familia kuracisto havas 1 aŭ 2 helpantajn flegistinojn, kiu(j) helpas precipe en komputilaj manovroj, krome injektas.