Ĝenerala striko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝenerala striko estas laborĉesigo en multaj aŭ ĉiaj branĉoj de la industrio, servoj, por akiri ekonomiajn, politikajn celojn. Kutime kunvokas ĝin la sindikatoj aŭ organizoj de laboristoj.

La ĝenerala striko aperis en la 1820-aj kaj 1830-aj jaroj en Anglio, ĝin propagis radikalaj oratoroj kaj sindikataj gvidantoj, celante parlamentan reformon kaj rekonon de rajtoj de la laboristaro. La ĉartistoj volis en 1842 la strikon en Lancashire larĝigi al ĝenerala laborĉesigo. Kvankam ili sukcesis organizi strikon eĉ en la najbaraj graflandoj, sed la striko kolapsis, sen perforto de la registaro.

Ĝenerala striko okazis en 1893 kaj 1902 en Belgio por akiri la balotrajton de ĉiu plenkreksa viro. Poste la ĝenerala striko disvastiĝis kaj aperis en Svedio (1902, 1909). La plej granda ĝenerala striko de Britio okazis en 1926, daŭris 9 tagojn, sed la ministoj eltenis dum 6 monatoj kaj la registaro cedis.

Hodiaŭ jam apenaŭ aperas ĝenerala striko pro la malfortaj sindikatoj. Krome la ĉefa celo kiu estus kolapsigi la ekonomian kaj politikan staton por enkonduki al diferenca ŝtatsistemo jam forgesiĝas kaj plej ofte la ĝeneral strikoj reduktiĝas al simpla protestado kontraŭ iu ŝtata aŭ superŝtata decido.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Luksemburgo[redakti | redakti fonton]

Okazis la 31-an de aŭgusto 1942 kontraŭ germana okupado, pro trudrekrutado de junuloj. La germanoj brutale subpremis la strikon, kelkajn el la strikantoj pafmortis.

Svisio[redakti | redakti fonton]

Okazis de 11-a ĝis 14-a de novembro 1918, ĝin partoprenis ĉ. 400.000 laboristoj.

Vajmara Respubliko[redakti | redakti fonton]

En marto de 1920 kiel reago al la Kapp-puĉo.

Hispanio, 1933[redakti | redakti fonton]

Januare de 1933 fare de anarkiista organizo CNT, kontraŭ la registaro de la Dua Hispana Respubliko (vidu artikolon Insurekcio de Januaro de 1933 en Hispanio.

Dum la demokratia reĝimo[1][redakti | redakti fonton]

  • 20a de junio de 1985, kunvokis ĝin CCOO, el komunisma tendenco, unu el la du grandaj sindikatoj en la lndo, krom aliaj malgrandaj sindikatoj. Celo estis retiriĝo de la decido de la registaro malpliiĝi la pensiojn.
  • 8a de decembro de 1988, la plej granda en la lando. Kunvokis ĝin ne nur CCOO sed ankaŭ UGT, de socialisma tendenco kaj pli proksima al la registaro. Celo estis retiriĝo de la decido de la registaro malplibonigi la situaciojn de la dungado de junuloj. Evidentiĝis la dekstriĝo de la registaro de la socialisma partio PSOE kiu perdis la venontan balotadon.
  • 28a de majo de 1992, denove de ambaŭ sindikatoj sed sen ĝenerala intenco; kontraŭ laborreformo.
  • 27a de januaro de 1994, same.
  • 20a de junio de 2002, same.
  • Ĝenerala striko de 2010 en Hispanio
  • 14a de novembro de 2012 kaj samtempe en Grekio, Italio, Portugalio kaj aliaj eŭropuniaj landoj.

Francio, 1968[redakti | redakti fonton]

Okazis en majo de 1968 en Francio kaj aliaj eŭropaj landoj.

Francio 2006[redakti | redakti fonton]

La 28-an de marto 2006 kontraŭ la labormerkata reformo, kiu celis plifaciligon de maldungo.

Unuiĝinta Reĝlando[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Los sindicatos convovan la primera huelga general contra Zapatero para septiembre" El País, Madrido, 15a de junio de 2010, paĝo 10.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Michael Halfbrodt: Generalstreik, Achtstundentag und Erster Mai. Ein Kapitel aus der radikalen Arbeiterbewegung. Bielefeld: Ed. Blackbox, 1997.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]