Ĝeneralistaj kaj specialistaj specioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pro dieto bazata nur sur eŭkalipto, la koalo povas esti konsiderata specialista specio.

Ĝeneralista specio povas elteni en ampleksa vario de variaj kondiĉoj kaj povas uzi varion de diferencaj naturaj resursoj (ekzemple, heterotrofo kun varia dieto). Specialista specio povas elteni nur en mallarĝa gamo de mediaj kondiĉoj aŭ havas limigitan dieton. Tamen plejparto da organismoj ne enkadriĝas klare nur en unu el grupoj. Kelkaj specioj estas tre specialigitaj (la plej ekstrema kazo estus la monofagio), aliaj ne tiom, dum kelkaj povas toleri multajn diferencajn mediojn. Alivorte estas komplika gradaro de tre specialigitaj ĝis larĝe ĝeneralistaj specioj.

Ĝeneralistoj kiaj lavursoj ofte povas facile adaptiĝi al urba medio.

Ĉiomanĝantoj estas kutime ĝeneralistoj. Herbovoruloj estas ofte specialistoj, sed tiuj kiuj manĝas varion de plantoj povas esti konsiderataj ĝeneralistoj. Tre konata ekzemplo de specialista animalo estas la koalo kiu vivtenas sin preskaŭ nur el folioj de eŭkalipto. La lavurso estas ĝeneralista ĉar ĝi havas naturan teritorion kiu inkludas plejparton de Norda kaj Centra Amerikoj, kaj ĝi estas ĉiomanĝanto, kiu manĝas berojn, insektojn, ovojn kaj malgrandajn animalojn. Monofagiaj organismoj manĝas nur aŭ preskaŭ nur unusolan specion.