Ĝeneva UEA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La esprimo Ĝeneva UEA celas tiun periodon en la historio de UEA, kiam tiu monda asocio de esperantistoj estis perdinta ĉiujn landajn asociojn (escepte de du) kaj la plej multajn membrojn, en la tempo de la tiel nomata Skismo (1936-1947). La nomon "ĝeneva" donis la sidejo en la svisa urbo Ĝenevo, kvankam Ĝenevo estis la loko de UEA ankaŭ en antaŭaj periodoj.

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

Estiĝis en UEA disputo pri la sidejo (marto 1936): minoritato opiniis ke ĝi restu en Ĝenevo, dum la Estraro volis transloki ĝin al Londono, sen adekvata respekto de la statuto. La ĝeneva tribunalo, kiu ricevis la koncernan plendon, verdiktis favore al la minoritato. Pro la malhelpoj de la "ĝenevaj protestantoj" prezidanto Louis Bastien rezignis fine pri la gvidado de UEA kaj eksiĝis. Preskaŭ ĉiuj landaj asocioj kaj la plej multaj membroj de la antaŭa UEA ekde 1936 estis en la nove fondita Internacia Esperanto-Ligo, kies sidejo estis en Heronsgate ĉe Londono.

Ĝeneva UEA ekde 1936[redakti | redakti fonton]

Unue "provizora komitato" regis tiun Ĝenevan UEA, ekde oktobro 1936. Nur en decembro 1938 estis elektita laŭregula Komitato, kaj nur en julio 1939 Estraro. Dum la Dua mondmilito okazis ankoraŭ kelkaj (fakte ne laŭregulaj) modifoj en la konsisto de la Estraro kaj Komitato.

Unua prezidanto de la Ĝeneva UEA estis Karl Max Liniger, antaŭe delegito en Berno, kaj ekde 1941 prezidantis Hans Hermann Kürsteiner, ankaŭ sviso. En la lasta listo de estraranoj, en 1946, troviĝas nur svisoj.

Kunfandiĝo 1947[redakti | redakti fonton]

Post la Dua mondmilito Jakob interesiĝis trovi kunlaboron kun IEL, ĉar lia asocio estis senŝanca. En 1947 Ĝeneva UEA kaj Internacia Esperanto-Ligo kunfandiĝis al asocio denove kun la nomo Universala Esperanto-Asocio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]