Ĝengiŝ Ĉokusu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝengiŝ Ĉokusu
Peak Pobeda2.jpg
Ĝengiŝ Ĉokusu
Alteco 7 439 m
Situo limregiono de Kirgizio kaj Ĉinio
Montaro Tianŝan
Geografia situo 42° 2′ N, 80° 8′ O (mapo)42.03580.125555555556Koordinatoj: 42° 2′ N, 80° 8′ O (mapo) f4
Situo de Ĝengiŝ Ĉokusu
Ĝengiŝ Ĉokusu
Unua grimpo 1956 fare de grupo de Vitalij Abalakov
Information icon.svg
vdr

Ĝengiŝ Ĉokusu (kirgize Жеңиш чокусу [dʒeŋiʃ tʃoqusú]; ĝis la jaro 1991 ruse Пик Победы, Pik Pobedi [pʲik pɐˈbʲɛdɨ], ujgure Tömür, ĉine 托木尔峰, pinjine: Tuōmù'ěr Fēng) estas kun siaj 7439 metroj la plej alta monto de Kirgizio kaj la tuta montaro Tianŝan. Ĝi troviĝas en oriento de la lando sur limo kun Ĉinio, sudoriente de lago Issik-Kul kaj 16 km sudokcidente de la dua plej alta monto de montaro Ĥan Tengri.