Ĝentlemano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝentlemano (el la angla Gentleman - ĝentila viro) signifas esperante homo (virovirino, male al la angla) kiu apartenas al la nobelaro kaj kies sinteno respektas la bonajn morojn (t.e. ĝentileco, afableco, digno). Kvankam oni emas uzi tiun vorton por traduki la anglan gentleman, ĝi ne entenas la saman difinon. Efektive, en la angla, oni uzas la vorton por ĝentile nomi ĉiun: ladies and gentlemen kies esperanta traduko kompreneble estus tiukaze gesinjoroj.