Ĝermado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
ĝermplantoj de la sunfloro, tri tagoj post la (epigea) ekĝermo
Epigea ĝermado
hipogea ĝermado

Ĝermado estas botanika esprimo por kaj la unua ŝtupo de la ontogenezo ĉe semoj kaj la burĝonado de rezervorgano kiel rizomoj, tuberoj[1], bulboj, bulbiloj[1] kaj ĉe polenero kaj sporoj[1]. La speciala karekterizaĵo estas la fino de la dormado de la plantorgano.

En pli strikta senco ĝermado estas la komenco de la evoluo de la semo de semplantoj (spermatophyta). Ĝi entenas la procezon de la kresko de la ensema embrio kaj de la eligo de la ĝermradiko tra la tegumento ĝis la plena evoluo de la ĝermplanto.[1]

Ĝermtipoj[redakti | redakti fonton]

Depende de la specio oni distingas inter epigeahipogea“ ĝermtipo.

Supergrunda ĝermado[redakti | redakti fonton]

Ĉe la aupergrunda aŭ epigea (epi, greke: sur/super; gae, greke: grundo/tero) ĝermado la hipokotilo rekiĝas. Formiĝas tipa hipokotilan hokon, kiu trarompas la grundsurfacon kaj per tio tiras alten la ĝermfoliojn (kotiledonoj). La ĝermfolioj estas fotosinteze aktivaj ĝis la finevoluo de la primaraj folioj (= unuaj veraj folioj) poste ili formortas. Ekzemplo por la epigea ĝermado estas rafano, betulo, ricino, terpomo kaj sunfloro.

Subgrunda ĝermado[redakti | redakti fonton]

Ĉe subgrunda aŭ hipogea (hypo, greka: sub; gae, greke: grundo,tero) ĝermado la epikotilo etendiĝas tiel ke la kotiledonoj restas en la grundo. La unuaj fotosinteze aktivaj folioj estas la primaraj folioj. Ekzemploj estas pizo, skarlata fazeolo, kverko kaj daktilo.

Kondiĉoj por la ĝermado[redakti | redakti fonton]

Por la ĝermado necesas akvo, varmo kaj oksigeno, kelkfoje ankaŭ lumomalheleco. diversaj semspecoj bezonas diversajn ĝermkondiĉoj, antaŭ ĉio la ĝusta temperaturo por superi la ĝermdormanco. Kelkaj semoj nur povas ĝermi post frostperiodo aŭ post arbara brulo. La semoj ofte estas tre sekaj kaj ili devas absorbi grandan kvanton da akvo eki la metabolon en la semojn. Por la unuaj kreskaktivecoj la nova planto forkonsumas la nutraĵojn en la semo, ekzemple oleoproteinoj. Hidrolazoj malkombiniĝas la nutraĵojn kaj ebligas al la embrio per la kresko de la tigo kaj la folioj moviĝi direkte al la lumo. Post la forkonsumado de tiuj rezervsubstancojla nova plantido mem gajnas energion per fotosintezo.

Ĝerminiciatado[redakti | redakti fonton]

La kondiĝoj dum stokado de semoj estu malvarmeta temperaturo kaj malalta aerhumideco.[2] Post la disemado la semero havas kontakton de ĉiu flanko al malseka grundo, tiu kaŭzas, ke la seka semero ensobas akvon kaj la embrio ekevoluiĝas. Normalkaze la semoj de la kultur- kaj ĝardenplantoj estas dissemataj komence de la varma duonjaro, do en printempo.[3].

Aliaj semoj devas havi por ekĝermo, certajn kondiĉojn. Ekzistas 'malvarmĝermantoj', ‚varmĝermantoj’, 'lumĝermantoj', 'fajroĝermantoj' aŭ semoj, kiuj devas antaŭŝveli aŭ devas 'stratifiki'.

La indikoj pri tiaj indikoj, semadprofunfo, temperaturo kaj tempo por la plej bona dissemado troviĝas en la kulturprisriboj de la semoj.[4]

Antaŭŝvelado[redakti | redakti fonton]

Speciale malmolaj kernoj nur malfacile absorbas akvon. Tial oni metu ilin dum kelkaj horoj en akvo antaŭ la dissemdo. Tio plirapidigas la ĝermdaŭro.[5] Elzemplo: lupenoj[5], vicioj[5]

Kelkfoje oni nomas la unuan fazon de la ĝermproceso 'antaŭŝvelado' , se temas pri malvarmĝermantaj semeroj.[6]

Lumĝermado[redakti | redakti fonton]

La lumĝermantoj nesesas havi helecon por ĝermi.[7] Tiuj semeroj oni ne kovru ĉe la dissemado per grundo.[3] Oni nur malfort puŝu ilin en la grundon.[5] [7] Ili devas havi kontakton kun la humida grundo.[7] La semoj bezonas helecon, sed ne rektan sunlumon.[7] Ekzemplo: timiano, bazilio[7], laktuko[7], celerio[7], papavo[3], lavendo[7], miozoto[3], akvilegio[3]

Mallumĝermantoj[redakti | redakti fonton]

La semeroj da mallumĝermanto komencas ĝermi, se estas malluma.[7] Tial la semoj komplete estas kovrataj per grundo.[7] La semeroj estas metataj en truoj, sulketoj aŭ dise. Poste la semeroj estas kovrata per tavolo de grundo. La tavoldikeco dependas de la semgrandeco. Poste la grundo estas malforte kunpremita.[3] En tro densa grundo la semeroj ne povas spiri.

Malvarmĝermado[redakti | redakti fonton]

La malvarmĝermantoj, antaŭ ankaŭ nomataj frostĝermantoj, estas planto, kies semeroj devas travivi malvarman aŭ frostan periodon, antaŭ ili ekĝermas. Ofte estas staŭdoj el malvarmaj regionoj, kiu havas dikan kaj malmolan semŝelon.

Post la ŝeliĝo la malaltaj temperatuto de −5 ĝis +5 grado Celsiuso post 4 ĝis 8 semajnoj kaŭzas, ke la kvociento inter ĝermmalfavorantaj kaj ĝermfavorantaj substancoj ŝanĝiĝas favore al la germfavorantaj substancoj ka la embrio ekĝermas. Frostĝermantoj tial estas dissemataj en septembro ĝis novembro.

Tro malfue dissemitaj malvarmĝermantoj, kies malvarma periodo ne sufiĉe longe daŭris, nur ekĝermas post la sekvanta vintro.[5]

Se oni submetas la semerojn artefaritan malvarmon, ekzemple en fridujo, tiam tio proceso estas nomata [[stratifikado (botaniko)|stratifikado Tiaj malvarmĝermantoj bezonas jenajn evolufazojn por ĝermi:

  • absorbo de akvo
  • ekĝermado
  • formado de la folioj.[8]

Tipaj malvarmĝermantoj kaj temperaturoj por la ĝermado[redakti | redakti fonton]

  • vintra tritiko (Triticum sp)[1] 0 ĝi 1°C[9]; 2 ĝis 4 °C kaŭzas pli longan ĝermadon
  • kanabo (Cannabis sp) 0 ĝis 1 °C[9]
  • sekalo (Secale cereale) 0 ĝis 1 °C[9]
  • papavo (Papaver sp) 1 ĝis 5 °C[9]
  • spinaco (Spinacia oleracea) 1 ĝi 5 °C[9]
  • sukerbedo (Beta vulgaris subsp. vulgaris) 1 ĝis 5 °C[9]
  • kamamoro (Rubus chamaemorus) super 1 °C por 13 semajnoj[10]; nach einer 270-tägigen Stratifikation keimen bei über 18 °C[11]
  • ursa ajlo (Allium ursinum) 1a fazo: 15 ĝis 20 °C, 2a fazo: −4 ĝis 2 °C por 4 ĝis 6 semajnoj, 3a fazo: 10 ĝis 12 °C[8]
  • printempa primolo (Primula veris) 3 ĝis 7 °C por 2 ĝis 3 semajnoj[12]
  • ordinara pulsatilo (Pulsatilla vulgaris)
  • nigra heleboro (Helleborus niger) 1a fazo: 10 ĝis 15 °C por 1 semajno, 2a fazo: 0 ĝis 5 °C por 1 semajno, 3a fazo: super 15 °C[6]

Varmĝermandoj[redakti | redakti fonton]

Varmĝermantoj aŭ povas esti frostrezista aŭ ne. Por akitivigi la ĝermadon il bezonas temperaturojn de +5 °C kaj pli dum unu ĝis pluraj semajnoj. Frostrezistaj specioj jam povas esti dissemataj en februaro en degelitan grundon, ekzemple faboj.[13] Ne frostrezistaj specioj oni nur jam dissemas en majo, ekzemple maizo.

Tipaj varĝermantoj kaj iliaj ĝermtemperaturoj[redakti | redakti fonton]

  • fazeoloj 5 ĝis 11°C[9]; 10 °C dum 5 ĝis 10 tagoj[13]
  • [maizo]] (Zea mays) 5 ĝis 11 °C[9]
  • tabako (Nicotiana sp) 11 16 °C[9]
  • tomato (Solanum lycopersicum) subĉiele: 11 ĝis 16 °C[9]
  • kukurbo (Cucurbita maxima) 11 ĝis 16 °C[9], (Cucurbita pepo) 15 ĝis 20 °C dum 8 ĝis 12 tagoj[13]
  • [kukumo]] (Cucumis sp) subĉiele: super 16 °C[9]; plantdomo: super 25 °C[13]
  • melono depende de la specio: super 16 °C[9]; 20 ĝis 25 °C dum 10 ĝis 14 tagoj[13]
  • bazilio (Ocimum basilicum) depende de la kultivaro super 16 °C ĝis super 25 °C[4]

Fajroĝermantoj[redakti | redakti fonton]

Fajroĝermantoj aŭ pirofitoj kiel ekzemple la aŭstralia kalistemono aŭ la beleta akacio estas plantoj, kies semoj nur ekĝermas post brulo (arbarbrulo, savana brulo) [14][15]

En pli skrikta senco fajroĝermantoj estas plantoj, kies semoj bezonas „varmegon“ por rompi la „semdomadon“, ekzemple de plantoj el la familioj Fabacoj (Fabaceae) kaj Cistacoj (Cistaceae).[16] La semoj jam povas aĝi jardekojn aŭ pli ol cent jaroj, ekzemple bohema geranio Geranium bohemicum L. kaj Geranium bohemicum subsp. depraehensum E.G.ALMQ. 1916.[17]

Biokemiaj procesoj[redakti | redakti fonton]

Dum la ĝermado okazas jenaj biokemiaj procesoj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 Bertelsmann Volkslexikon. Bertelsmann Verlag (Hrsg.), Gütersloh, Oktober 1956, 24. Aufl., Spalte 933.
  2. K. Martini, Das Saatgut. In: Haniel GmbH (Hrsg.), Haniel's Gartenbücher (Broschürenserie), Broschüre Nr. 7 von 28 'Sommerblumen im Garten', S. 9, Mannheim o.J. (Druckdatum des beiliegenden Bestellscheins: Dezember 1963).
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Ratgeber. Gartenpraxis. Fragen und Antworten. Medien Kommunikation Unna (Hrsg.), Komet Verlag, Köln, o.J. (ca. 2006), ISBN 978-3-89836-539-0, S. 44.
  4. 4,0 4,1 Christiane Breder. Kalt, warm, hell oder dunkel. Wie Samen am besten keimen. (germane). gartenfreunde.de. Alirita 2014-04-11.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 Gartenland Aschersleben (Hrsg.): Gut zu Wissen! In: GartenMagazin 2013 (Zeitschrift), Essen 2013, S. 24. Flash-Version online, Abruf 11. April 2014.
  6. 6,0 6,1 Benary (Hrsg.): Christrose. Helleborus niger. (Kulturanleitung auf Saatgutpackung N 3350), Ernst Benary Samenzucht, Hann. Münden 2013.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 7,6 7,7 7,8 7,9 Sperli (Hrsg.): Auf die Plätze, fertig - Aussaat! (Faltblatt), Everswinkel o.J. (ca. 2013), S. 3. PDF-Version online, Abruf 11. April 2014.
  8. 8,0 8,1 Gartenland-Aschersleben (Hrsg.): Aussaattips. (Kulturanleitung auf Saatgutpackung Nr.20914), 2013.
  9. 9,00 9,01 9,02 9,03 9,04 9,05 9,06 9,07 9,08 9,09 9,10 9,11 9,12 9,13 9,14 9,15 9,16 9,17 9,18 9,19 Lexikon in zwei Bänden. A-Z. In: 'Verlag - Lexikon A-Z aktuell zuverlässig' Porz am Rhein (Lizenznehmer), Stauffacher Verlag AG, Zürich 1970, Spalte 2030.
  10. Rubus chamaemorus (germane) (HTML). hortipedia (2013-10-30). Alirita 2014-04-11.
  11. Carol C. Baskin, Jerry M. Baskin: Propagation protocol for production of container Rubus chamaemorus L. plants. University of Kentucky, Lexington Kent. In: Native Plant Network. University of Idaho, College of Natural Resources, Forest Research Nursery. Moscow ID 2002. Online, ISSN 1522-8339.
  12. Sperli (Hrsg.): Echte Schlüsselblume. (Kulturanleitung auf Saatgutpackung Nr. 86369), Everswinkel 2013. JPG-Bild online, Abruf 11. April 2014.
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 Gartenland Aschersleben (Hrsg.): Aussaatkalender. Gemüse, Kräuter, Blumen. In: GartenMagazin 2013 (Zeitschrift), Essen 2013, S. 22–23. Flash-Version online, Abruf 11. April 2014.
  14. Dimitrios S. Kailidis, Stephanos Markalas: Wald-, Busch- und Weidebrände in Griechenland. In: AFZ - Allgemeine Forstzeitschrift für Waldwirtschaft und Umweltvorsorge, Jahrgang 44, 1989, Ausgabe 4, S. 96–97, BLV Verl.-Ges., München 1989, ISSN 0936-1294.
  15. David Bösch: Anpassung mediterraner Pflanzen an Feuer. In: Korsika 2006, Institut für Botanik, Universität Innsbruck, 2006. PDF-Version online, Abruf 22. April 2014.
  16. Stefanie König: Die Zwergstrauchgesellschaften. Seminarbeitrag im Modul "Terrestrische Ökosysteme" (2101–232), Botanisches Institut (210), Universität Hohenheim, Stuttgart 10. Januar 2013, Tafeln 09.5 und 09.8. PDF-Version online, Abruf 22. April 2014.
  17. K. V. Ossian Dahlgren: Geranium bohemicum L. × G. bohemicum deprehensum Erik Almq. Ein grün-weiss-marmorierter Bastard. With summary in English. In: Mendelska sallskapet i Lund (Hrsg.), Hereditas, Jahrgang 4, Ausgabe 1–2, Februar 1923, ISSN 0018-0661, S. 239–250, COI: 10.1111/j.1601-5223.1923.tb02962.x, Abruf 22. April 2014.