Ĝermolisto de grekaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

C[redakti | redakti fonton]

Gladys Cosmetto[redakti | redakti fonton]

Gladys P. COSMETTO (naskiĝis la 11-an de decembro 1889 en Highbury, Londono, mortodato nekonata) estis grekino angliĝinta kaj kantistino. Multajn jarojn ŝi estis la muzika direktisto de la Nordlondona Esperanto-Klubo. Al Esperanto ŝi tradukis multajn kantojn. Krome ŝi interalie fondis la gazeton Londona Rondiranto. Gladys Cosmeto - oni ne trovas la "P" en la britaj popolnombradoj de 1901 kaj 1911 - estis filino de Milton Cosmetto, bankisto kiu naskiĝis en Konstantinoplo.



K[redakti | redakti fonton]

G. Demetrio Konstantopoulos[redakti | redakti fonton]

G. Demetrio KONSTANTOPOULOS (aŭ G. Dimitríou Konstantópoulos, Γ. Δημητρίου Κωνσταντόπουλος, naskiĝis en la 12-a de aŭgusto 1893 en Artao, mortodato nekonata) estis armea farmaciisto kaj esperantisto. Li fondis Esperanto-grupon en Arta jam en 1909. En Ioanino li instruis Esperanton en la klasika gimnazio kaj varbis multajn eminentulojn de sia restadejo.

M[redakti | redakti fonton]

Roksano Manoussou[redakti | redakti fonton]

Roksano MANOUSSOU (Ροξάνα Μανούσου) estis filino de d-ro Anakreon Stamatiadis. Ŝi naskiĝis la 6-an de decembro 1902 en Samos, fondis kaj prezidis Helenan Virinan Esperanto-Ligon. Ofte ŝi organizis Esperanto-danckoncertojn, frekventatajn de la „plej bonaj rondoj“ de Ateno. Ŝi gvidis lingvoinstruajn kursojn de Esperanto.

P[redakti | redakti fonton]

E. Stavro Patsuris[redakti | redakti fonton]

E. Stavro Patsuris (Η. Σταυρό Πατσώρης, naskiĝis en 1909 en Ateno, mortodato nekonata) estis greka juristo kaj esperantisto. Ekde 1927 ĝis almenaŭ la dua mondmilito li gvidis Esperanto-kursojn en Ateno, kaj en la sidejo de Helena Esperanto-Asocio kaj en urba gimnazio. Ekde 1934 li krome funkciis kiel ĉefdelegito de UEA en Grekio.

Laskaris Polizoidis[redakti | redakti fonton]

Laskaris POLIZOIDIS (Λάσκαρης Πολυζωίδης, naskiĝis en 1895 en Meleniko (Μελένικο), Makedonio, urbo kiu ekde 1913 iĝis parto de Bulgario kaj la lokaj grekoj forloĝiĝis, mortodato nekonata) estis greka tabak­vendisto kaj esperantisto en Sidirokastro (Σιδηρόκαστρο). Li fondis regionan Esperanto-grupon kaj laŭ indiko de la Enciklopedio de Esperanto en 1934 estis unu el la plej fervoraj grekaj esperantistoj.

S[redakti | redakti fonton]

Johano Spathiris[redakti | redakti fonton]

Johano SPATHARIS (aŭ Ioannis Spathiris, Ιωάννης Σπαθίρης) estis d-ro pri teologio, arĥeologio kaj filologio, eksprofesoro de la Universitatoj de Odeso kaj de Tesaloniko. Li naskiĝis en 1868 en Ankaro, kaj komence de la 20-a jarcento gvidis la movadon en Tesaloniko.

T[redakti | redakti fonton]

Periklis Tsausoglou[redakti | redakti fonton]

Periklis TSAUSOGLOU (Περικλής Τσαοσογλου, naskiĝdato nekonata, mortis la 14-an de marto 1991) estis unu el la fondintoj kaj ĉefaj subtenantoj de Tesalonika Esperanto-Ligo.

Z[redakti | redakti fonton]

Konstantinos Zakariadis[redakti | redakti fonton]

Konstantinos ZAKARIADIS (aŭ Konstantinos Zaĥariadis, Κωνσταντίνος Ζαχαριάδης, naskiĝis en 1907, mortis la 17-an de majo 1989 en Tesaloniko, Grekio) estis fakdelegito de UEA pri fervojoj dum dudek jaroj kaj urba delegito de 1969 ĝis 1984.