Ĝermolisto de portugalaj esperantistoj
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Enhavo: | A B C Ĉ D E F G Ĝ Ĥ H I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z |
C[redakti | redakti fonton]
Adelino de Carvalho[redakti | redakti fonton]
Adelino de CARVALHO (naskiĝinta la 13-an de junio 1871, mortinta la 30-an de januaro 1929) estis portugala bankoficisto kaj esperantisto. Li vigle agadis en la Lisbona Esperanto-Societo, aparte en la periodo inter 1914 kaj 1917, kaj menciiĝis en la Enciklopedio de Esperanto de 1934.
Leonel Augusto da Cruz[redakti | redakti fonton]
Leonel Augusto da CRUZ (1900- mortis la 29-an de oktobro 1990 en Queluz, Portugalio) estis UEA-delegito kaj fakdelegito.
L[redakti | redakti fonton]
Acacio Lobo[redakti | redakti fonton]
Acacio LOBO, naskiĝis en Portugalio, estis majoro de infanterio, kiu parolis sep lingvojn. Li estis Esperanto-cenzuristo dum la unua mondmilito.
Verkis: Esperanto tiel kiel oni ĝin parolas kaj gramatikon.
T[redakti | redakti fonton]
Jorge Frederico da Costa Teixeira[redakti | redakti fonton]
Jorge Frederico da Costa TEIXEIRA (mortis en aŭgusto 1960) estis tre fervora kaj aktiva esperantisto en Lisbono, Portugalio.