Ĝgantija

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝgantija
temploarkeologia loko [+]

LandoMalto
InsuloGozo
SituoXagħra
- koordinatoj36° 2′ 50″ N, 14° 16′ 9″ O (mapo)36.04726514.269095Koordinatoj: 36° 2′ 50″ N, 14° 16′ 9″ O (mapo)

Alteco115 m

Estiĝo-3600

Ĝgantija (Malto)
Ĝgantija (Malto)
DEC
Ĝgantija
Ĝgantija

Map
Ĝgantija
Vikimedia Komunejo:  Ġgantija [+]
vdr

Ĝgantija (malte Ġgantija) estas la nomo de du megalitaj temploj sur la insulo Gozo, norde de Malto. En la jaro 1980 ĝi estis deklarita monda heredaĵo de UNESKO.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝgantija vidata de okcidento

La konstruaĵoj de Ĝgantija estis starigitaj dum la neolitiko (ĉ. -3600-2500) kaj ili estas la plej malnovaj kompleksaj religiaj konstruaĵoj, kiuj ekzistas en la mondo kaj travivis ĉirkaŭ la mediteraneo sen esti elrabitaj, detruitaj aŭ enterigitaj. Tiuj temploj ekzistis jam antaŭ la piramidoj de Egiptio (la unua estis konstruita ĉ. -2750) kaj Stonehenge (starigita inter -3100 kaj -1500). Pro la ĉeesto de statuoj reprezentantaj diinon de fekundeco oni supozas ke tie oni praktikis fekundeckulton. Sed en la malta lingvo la nomo similas al gigantoj kaj laŭ legendo la temploj estis konstruitaj de gigantoj kiel gvatturoj.

Konstrumaniero[redakti | redakti fonton]

Plano de la templo

La komplekso konsistas el du temploj, el kiuj la pli malgranda aĝas proksimume 150 jarojn malpli ol la pli granda. Ambaŭ temploj konsistas el po kvin apsidoj aranĝitaj en la formo de acerfolioj, kies koridoroj konsistis el triopŝtonegoj (= trilitoj). La temploj estis kovritaj per ŝtupokupoloj.

Situo[redakti | redakti fonton]

La temploj de Ĝgantija situas sur la kulmino de monteto apud la vilaĝo Xagħra. La loko bone atingeblas kaj viziteblas por turistoj.


Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Joachim von Freeden: Malta und die Baukunst seiner Megalithtempel 1993. ISBN 3-534-11012-9
  • Juergen E. Walkowitz: Das Megalithsyndrom. Bd. 36 der Beitraege zur Ur- und Frühgeschichte Mitteleuropas, 2003. ISBN 3-930036-70-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Monda heredaĵo de UNESKO

36° 2′ 49" n. Br., 14° 16′ 8" ö. L. Mapo