Ĝibutio (urbo)
Ĝibuto | |
arabe: جيبوتي, somale: Jabuuti, france: Ville de Djibouti | |
urbo | |
|
|
Oficiala nomo: جيبوتي | |
Lando | ![]() |
---|---|
Distrikto | Distrikto Ĝibuto |
Golfo | Adena Golfo |
Situo | Ĝibuto |
- alteco | 0 m s. m. |
- koordinatoj | 11° 36′ 00″ N 43° 09′ 00″ O / 11.60000 °N, 43.15000 °O (mapo) |
Areo | 630,0 km² (63 000 ha) |
Loĝantaro | 567 000 (2009) |
Denseco | 900 loĝ./km² |
Fondo | 1888 |
Horzono | GMT (UTC+2) |
![]() | |
Ĝibuto, en loka lingvo Jabuuti, arabe جيبوتي estas la ĉefurbo, la plej granda urbo kaj havenurbo de Ĝibutio, ĝi estas la unusola metropolo.
Situo[redakti | redakti fonton]
Ĝibuto troviĝas laŭ marbordo inter Ruĝa Maro kaj Adena Golfo.
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝibuto estis fondita en 1888 fare de francoj. Ĝis la jaro 1892 la urbo apartenis al franca Somalilando. Ĝi estis oficiala marhaveno eĉ por Etiopio en jaroj 1897-1949. Post sendependiĝo la urbo restis ĉefurbo, eĉ la nova sendependa lando baldaŭe prenis la nomon de la ĉefurbo. En 2004 neatendita inundo okazis.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Ekonomio de la urbo baziĝas sur naftoreciklado, fervojkonstruado kaj sur eksporto de kafo, salo kaj feloj. Menciindas la gravaj haveno, internacia flughaveno kaj stacidomo (la trajno venas el Adis-Abebo ekde 1917), kie alvenas kaj foriras varoj. La haveno funkcias ankaŭ, kiel fiŝista haveno.
Klimato[redakti | redakti fonton]
Ĝibuto apartenas al la arida klimato. Jare pluvas po 131 mm. Averaĝe en julio estas la temperaturo 41 °C, en januaro 29 °C.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Konataj urbanoj[redakti | redakti fonton]
- verkisto Abdourahman A. Waberi (1965-)