Ĝinza revolucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝinza revolucio (beloruse джынсавая рэвалюцыя), konata ankaŭ kiel „cejana revolucio” – evento, kiu okazis en Belorusio ĉ. la 19-an de marto, kuntekste de la prezidenta voĉdonado en 2006.

La "revolucio" ne sukcesis venki kiel en la aliaj postkomunismaj ŝtatoj, ekz. Ukrainio, Kartvelio, Kirgizio.

La termino estis elpensita en 2005, kiam dum unu el la publikaj manifestacioj kontraŭ politiko de Aljaksandr Lukaŝenka belorusa polico konfiskis blankan-ruĝan-blankan flagon uzatan de opozicio kaj malpermesitan en la ŝtato. Unu el gvidantoj de junulara movado "Bizono", Mikita Sasim, levis tiam sian ĝinzan ĉemizon, proklamante, ke nun ĝi estos ilia flago.

Nuntempe la esprimo estas uzata dum priskribo de la situacio sur Oktobra Placo. Tuj post la lastaj balotoj opoziciistoj kune kun siaj adeptoj tie kunvenis por protesti kontraŭ falsigita voĉdonado kaj aliaj neregulaĵoj (ekz. manko de aliro al amaskomunikiloj po la opozicio). Fronte de la protesto staris Aljaksandr Milinkeviĉ kaj Aljaksandr Kazulin, kandidatoj al la posteno de prezidento.

Prezidento Aljaksandr Lukaŝenka jam pli frue diris, ke protestoj similaj al tiuj, kiuj okazis dum Oranĝa Revolucio, Tulipa revolucio kaj Revolucio de la rozoj ne okazos kaj deklaris, ke "la forto ne estos uzata".

Malgraŭ promesoj de la registaro, la homamaso post la elektoj estis la plej granda, kiun ĝis nun la opozicio sukcesis kolekti, atingante ne malpli ol 10 000, kiel informis ĵurnalistoj de Novaĵagentejo.

Opoziciistoj, samkiel en la similaj revolucioj, apelaciis nur pri paca agado.