Ĝirafo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ĝirafo
Ĝirafo en Kenjo
Ĝirafo en Kenjo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Ĝirafedoj Giraffidae
Genro: Ĝirafo Giraffa
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Ĝirafo (Giraffa) estas genro de remaĉulo el la subordo de parhufuloj; nun vivas nur unu specio Marmora ĝirafo (Giraffa camelopardalis). Kune kun la okapio la ĝirafo konsistigas la familion de ĝirafedoj.

La ĝirafo havas eksterordinare longajn krurojn kaj kolon. Ĝi estas la plej alta besto kun kapoalto de 5 metroj. Ĝiaj flankaj fingroj tute malaperis (ili havas nur du fingrojn), sur la kranio troviĝas ostaj kornetoj, kovritaj de haŭto. Ĝia korpo deklivas malantaŭen, la vosto estas mallonga kun kvasto.

Ĝi vivas sur savanoj de Afriko.

Specioj[redakti | redakti fonton]

genro: ĝirafo - Giraffa

specio: † atika ĝirafo - Giraffa attica
specio: † sivala ĝirafo - Giraffa sivalensis
specio: Marmora ĝirafo - Giraffa camelopardalis


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Lioness updated.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Zoologio