Ĝirga

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝirga (urdua lingvo: جرگہ ) estas triba konsilio de maljunuloj, kiu faras decidojn per interkonsento. Ĝi funkcias precipe ĉe paŝtunoj kaj najbaraj etnoj en Afganio kaj ĉelima Pakistano.

La vorto devenas el la persa lingvo, en kiu ĝar gah signifas "konsilio", "asembleo" aŭ "kunveno". Ĝi povas signifi ankaŭ "tendo".

Funkciado[redakti | redakti fonton]

Ĝirga en la senco de komunuma konsilio ofte traktas disputojn inter du individuoj kaj provas helpi solvi la disputon. La disputantoj unue serĉas mediaciulon, laŭeble influan personon, ekzemple religian gvidanton, lokan eminentulon aŭ spertulon pri mediacio (ili nomiĝas ĥanmalik). La mediaciulo aŭskultas ambaŭ flankojn kaj tiam kunvokas na ĝirga de komumumaj maljunuloj, kun reprezentantoj de ambaŭ flankoj. La ĝirga esploras la kazon kaj diskutas ĝin por trovi decidon; tiun proklamas la mediacianto. La decido de ĝirga estas definitiva kaj devas esti akceptita.

Ĝirga funkcias ankaŭ kiel kortumo en krimaj kazoj, sed tiun funkcion nun en urbecaj regionoj de Pakistano kaj Afganio anstataŭas formalaj jurkortumoj instalitaj de la registaroj.

En la tribaj regionoj de Pakistano ĝirga havas la prestiĝon de kortumo. La "politikaj agentoj" nomumitaj de la nacia registaro formale havas la jurisdikcion, ili konservas leĝordon helpe de ĝirga-oj. Tiuj rajtas kondamni je morto, ŝtonumado pro adulto aŭ forpelo el la komunumo.

La Alta Kortumo de provinco Sindh malpermesis ĝirga-ojn en aprilo 2004, pro kelkaj malhumane kruelaj kondamnoj precipe kontraŭ virinoj. Sed la malpermeso estas malkaŝe ignorata kaj ĝis nun ne havis ajnan efikon.

En armea operaco kontraŭ Al-Kaida kaj talibanoj en 2007 en suda Pakistano, ĝirga-oj havis signifan rolon kiel moderigantoj inter registaro kaj militantoj.

De tempo al tempo kunvenas loja ĝirga (granda ĝirga) por solvi demandojn de plurregiona aŭ tutlanda signifo.

Parlamento[redakti | redakti fonton]

La malsupra kamero de la afgania parlamento havas la nomon volesi ĝirga (popola aŭ triba ĝirga), la supra kamero la nomon meŝrano ĝirga (ĝirga de maljunuloj).