Saltu al enhavo

Ĝjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moderna jian kun glavingo.

Ĝjan, ĝian aŭ jian (en ĉina 劍 aŭ 剑 prononce jiàn; en kantona: Gim) estas duobl-eĝa rekta glavo uzata dum la lastaj 2,500 jaroj en Ĉinio. La unuaj ĉinaj fontoj kiuj mencias la jian datas el la 7a jarcento a.K. dum la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno;[1] unu el kiuj plej fruaj specimenoj estis la Glavo de Gujian. Historiaj unumanaj versioj havas klingojn kiuj varias el 45 al 80 cm de longo. La pezo de averaĝa glavo de 70 cm de klingolongo estus en gamo de proksimume 700 al 900 gm.[2] Estas ankaŭ pli grandaj dumanaj versioj uzataj por trejnado de multaj stiloj de Ĉinaj luktartoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Ebrey 1999, p. 41
  2. ↑ Rodell 2003, p. 19

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
Arkivigite je 2005-11-01 per la retarkivo Wayback Machine
Arkivigite je 2008-12-06 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]