Ĝjiahu-simboloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝjiahu-simboloj (賈湖契刻符號 / 贾湖契刻符号) estas 16 gravuraĵoj sur antaŭhistoriaj artefaktoj, kiuj estis trovitaj en Ĝjiahuo (Henano, Ĉinio) kaj apartenas al la neolitika Peiligang-kulturo. Ili estas datataj je ĉ. 6600 a.K..

Kelkaj arĥeologoj vidas konekton al orakolaj ostoj, precipe okaze de la similaj simboloj kiel 目 ‚okulo‘, 日 ‚suno‘, ‚tago‘, sed la unuaj pruveblaj ĉinaj skriboj sur orakolaj ostoj aperis nur en ĉ. 1200 aK.. La diferenco de plurmil jaroj ne ebligas ian ajn kontinuecon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]