Ĝojfajro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
fajro
Kampfajro kun terpomoj

Ĝojfajro estas kontrolita fajro en eble fermita subĉiela areo, por diversaj celoj.

Ĝojfajro estas ĉefe uzata por varmigi la korpon por tiuj, kiuj sidas ekstere dum malvarmaj noktoj, por kuiri manĝon, por signali kaj marki diversajn festotagojn.

Kiam oni vojaĝas en ruro kaj tranoktas en malvarma tendo tiam apuda gojfajro komfortiĝas, donante kaj lumon kaj varmon, kaj kiel instrumento forpeli sovaĝajn bestojn kaj timon.

Fajro kutime ekbruliĝas el ligno, kaj la strukturo de la fajro temas pri konuso, por permesi pli bonan bruladon. Ĝojfajro kutime ekbruliĝas per materialoj facile bruligeblaj, kiel branĉetoj, kiuj poste bruligas la branĉojn en ĉena reago, pli malfacile bruligeblajn.

En diversaj mondopartoj estas jaraj datrevenoj por diversaj eventoj, kune kun bruligado de fajroj. Ekzemple en Israelo temas pri fajroj de Lag B'Omer kaj en Britio oni festas la nokton de Guy Fawkes per bruligado de fajroj. En Hispanio oni festas per fajregoj la feston de Sankta Johano en multaj lokoj. Tra Eŭropo ekzistas multe pli da kutimoj por ekbruligi fajrojn por marki diversajn historiajn eventojn.

Ŝalti fajrojn estis kombinita en la pasinteco kun diversaj paganaj ritoj. Ekzemple, la ritualo de Molech estis movi la infanojn inter du fajroj aŭ transsaltante kavon, en kiu brulis fajro. Ekbruligi fajrojn estas unu el la ĉefaj ceremonioj en la noktaj festoj de Sankta Valenteno en Norda Eŭropo por marki la transiron inter la vintra periodo kaj la printempa periodo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]