Saltu al enhavo

Ĝonŝan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝonŝan
departemento-ranga urbo
zhitongzi city (en) Traduki
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 528400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 260 000  (2017) [+]
Loĝdenso 1 828 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 32′ N, 113° 21′ O (mapo)22.533333333333113.35Koordinatoj: 22° 32′ N, 113° 21′ O (mapo) [+]
Alto 11 m [+]
Areo 1783,67 km² ( 178 367 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Ĝonŝan (Ĉinio)
Ĝonŝan (Ĉinio)
DEC
Lokigo de Ĉinio en mondo
Situo de Ĝonŝan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zhongshan [+]
vdr

Ĝonŝan, Pri tiu ĉi sono prononco per simpligita ĉina skribo 中山 estas prefektujnivela milionurbo, marhavena urbo en provinco Gŭangdongo en Ĉina Popola Respubliko. Ĝi apartenas al la urbaro Kantono-Ŝenĝeno.

Urba panoramo

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2020 la prefektura loĝantaro estis 4 418 060 homoj.

Interna urbo

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La milionurbo situas laŭ la maro ĉe enfluejo de Perlorivero sur areo 1 784 km² 11 metrojn super la marnivelo, rekte kontraŭ Ŝenĝeno kaj Honkongo. La municipo grupigas la 24 urbo-nivelajn dividojn en kvin distriktajn areojn. La urbego rekte administras 8 subdistriktojn kaj 15 urbojn. Makao troviĝas 42, Kantono (Ĉinio) 67, Honkongo 86, Ŝanhajo 1254, ĉefurbo Pekino 1956 km laŭ [1].

Komence la areo konsistis el apartaj insuloj, paŝo post paŝo ĝi iĝis parto de la kontinento. La unua skriba mencio okazis en 618, oni produktis maran salon. En 1082 fortikigita komunumo estis fondita. Inter 1942-1945 japana okupado okazis, poste la enlanda milito. En 1988 Ĝonŝan estis levita prefektura urbo.

La prefekturbo estas agrikultura (rizoj, liĉioj, bananoj, sukerkanoj kaj hortikulturado). La proksimeco de Honkongo kaj Makao estas avantaĝo por ĝia ekonomia disvolviĝo, precipe en manufakturado.

Universitato

Pluraj universitatoj, respektive kampusoj, ankaŭ instituto funkcias en la prefekturbo.

Ĝonŝan estas alirebla per fervojoj, aŭtoj, pramoj. Flughavenoj funkcias en Ŝenĝeno kaj Honkongo. Loke aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Tra la Perlorivero ponto helpas la trafikon.

La milionurbo situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun influo de musonoj. La someroj estas malsekaj kun altaj temperaturoj. La vintroj estas mildaj, sekaj kaj sunaj. La musono daŭras inter aprilo-septembro. La meza jara temperaturo estas 23 °C kaj varias 20-27 °C. La jarpluvo averaĝas 1928 milimetrojn.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejoj
  • muzeoj
  • statuoj
  • sep-etaĝa pagodo
Bildoj pri Ĝonŝan
Urba panoramo
Strato
Vojo
Haveno
Prama haveno
Ponto
Stacidomo
Biblioteko
Hotelo
Muzeo pri Sun Jatsen
Pagodo
Statuo pri Sun Jatsen
Statuo
Vendejego


Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans