Georgurbo (Gujano)
| |
Situo de Ĝorĝtaŭno en Gujano |
Georgurbo[1][2][3][4] (angle Georgetown elparolata kiel [Ĝorĝtaŭn]) estas ĉefurbo de Gujano kiu situas ĉe la enfluejo de la rivero Demerera al la Atlantiko. Geografia situo estas 6° 47' norda latitudo, 58° 10' orienta longitudo. La urbo dum la jaro 1999 havis ĉ. 200.000 enloĝantojn.
Ĝorĝtaŭno esis fondita en 1781 fare de francoj, venis sub nederlanda rego en 1784 kaj ekde 1812 ĝi estis kolonia parto de Britio.
La urbo estas la kultura kaj ekonomia centro de la lando. La marhaveno de la urbo estas samtempe la ĉefa haveno de Gujano kaj tra kiu oni enŝipigas plimulton de la eksportvaroj.
Atentu: La saman nomon havas inter alie la ĉefurbo de la Kajmaninsuloj iom norde de Gujano en la Kariba Maro.
-
la goberniestra administrejo -
strato en la urbocentro
Eksteraj ligiloj
greke http://www.stgeorges.org.gy greke http://tabisite.com/gallery_am/guyana/guyana.html greke http://www.bluewave-gy.com greke http://www.cjairport-gy.com
Referencoj
- ↑ PIV
- ↑ La landoj de l' tero FEL
- ↑ Grande dizionario italiano-esperantoitale
- ↑ [http://esperanto.cat/vortaro/apertium-ca-eo.pdf DICCIONARI APERTIUM CATALÀ–ESPERANTO]katalune